Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/249

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ne estas eble, tute ne estas eble. Kun tia konfuzo la afero estas tro streĉa.”

„Do,” demandis la serĝento, „ĉu vi povos diveni la nomon, se mi sidos ĉe vi private?”

„Jes, eble,” diris Liza.

„Bone, ni provu.”

„Sed ne ĉi-vespere,” petis Liza. „Mi estas morte laca.”

„Do kiam?”

„Je la dekunua morgaŭ matene en mia hotelo.”

„Bone,” diris la serĝento kontente. „Mi estos tie akurate.”

Tiun vesperon, post eskorto al la hotelo, ni revenis al la halo kaj pakis ĉion, kaj la sekvintan matenon, post adiaŭo al Martin, ni forlasis la urbon je la naŭa matene.


****


43. NIA DILIGENTA KOLEGARO.

Marto 1938. Denove en Olympia, Londono. Ni nun partoprenis skotajn kaj anglajn foirojn kaj ankaŭ negocis en urbaj haloj. Ĉe ni laboris dudek-kvin personoj. En la anglaj foiroj ni konkurencis kontraŭ la V.I.K.-kompanio. Ni havis la avantaĝon, ke ni kaj niaj dungitoj laboris kiel familio, kaj ni konkurencis kontraŭ V.I.K. senlace. Ĉe V.I.K. nun restis nur tri eksponistoj: tio signifas, ke V.I.K. preskaŭ perdis la merkaton. La sola afero, kiun ni timis, estis ke unu el niaj laborantoj forlasos nin kaj iros al la opozicio. Eĉ se tiu transkurinto ne estus sperta laboristo, li povus malutili nin, se li kontraŭlaborus. Nome ni havis metiajn sekretojn kaj taktikojn, kiujn ni
249