Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/251

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tiu malsano, ni devas tuj klopodi kuraci lin. Ĉe tiu malsano la infektita eksponisto staras sur la podio aŭ scenejo kaj paradas per ŝercoj aŭ fanfaronoj, entrinkante la aprobon de la amuzita anaro, kaj forgesas pritrakti serioze la vendotan artiklon. La rezulto estas, ke ĉiu laŭdas la eksponiston, sed ne aĉetas. Iom da humoro por teni la atenton estas necesa, sed troo malbone efikas. Kiam mi dungas laborantojn kaj instruas ilin, mi devas unue iom laŭdi ilin ĉe ĉiu progreso por kuraĝigi ilin, kaj poste ĉe la apero de la bazarula malsano mi devas ‚duŝi ilin malvarme’ por sobrigi al ili la kapon.

Richard estis karbministo, antaŭ ol li laboris ĉe ni. Li estis bona eksponisto kiam la bazarula malsano ne kaptis lin, sed li estis tute nebona ĉe la individua vendado. Strange estas ke, kiam viroj komencas eksponadi, ili malboniĝas je la individua vendo, sed la virinoj, kiuj eksponas, retenas ambaŭ kapablojn.

Sinjoro Parr...... ni ĉiam nomis lin ‚sinjoro’. Parr estis nova ĉe ni. Li estis bone edukita viro kaj venis de altklasa aŭ eble eĉ aristokrata familio. Ni neniam eltrovis precize pri lia deveno. Li estis iom altstatura, impona viro, ĉirkaŭ kvardekkvin-jara, disting-aspekta, kun griziĝantaj haroj ĉe la tempioj. Kiam li estis for de la laboro, li sin vestis malhele kaj portis eksmodan, larĝan kravaton. Neniam oni vidis lin sen liaj bastono kaj gantoj kaj, kvankam liaj vestoj estis iom eluzitaj kaj eksmodaj, li portis ilin kiel princo. Li ĉiam havis blankan naztukon en la brustpoŝo kaj elstarajn blankajn ĉemizmanumojn. Li ne kapablis eksponi, sed per sia kulturita voĉo li bone vendis al virinoj, kiujn li imponis. Sed de la komenco li prunteprenis monon de niaj laborantoj en maniero, kiu impresis, kvazaŭ li farus favoron al ili, kaj
251