Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/252

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tiun monon li forgesis redoni. Li poste prunteprenis de personoj ĉe aliaj standoj, ĉar niaj laborantoj jam surdiĝis kontraŭ tiaj demandoj liaj.

Kvare venis Freda. Ni nomis ŝin „Film-Freda”, ĉar ŝi intertempe laboris ĉe Londonaj filmkompanioj en malgravaj amas-roloj. Ĉe ni ŝi estis provizora laborantino. Laŭ ŝia parolado ŝi estas fama aktorino kaj ŝi ĉiam parolis pri la filmsteloj, kvazaŭ ŝi estus ties intima amikino, kaj nomis ilin per -ĉjo kaj -njo. Kvankam ŝi ŝajnigis esti bonhava kaj parolis pri grandaj salajroj, mi rimarkis ke je manĝotempo ŝi ĉirkaŭiris la standojn en Olympia kaj regalis sin per senkostaj specimenoj de supo, faboj, biskvitoj, limonado ktp. Se ŝi estus honeste dirinta, ke mankas mono al ŝi, ni senhezite estus donintaj anticipan pagon al ŝi. Mi foje aludis delikate pri tio, sed ŝi rifuzis kun aktora gesto. Ŝi estis tre komplezema kaj entreprenis aĉeti necesaĵojn por ni ĉiuj, ĉe butikoj survoje al la foiro aŭ ofte eĉ malproksime de sia vojo, kaj ŝi ne akceptis rekompencon pli ol la netajn elspezitajn sumojn. Ni kvitiĝis per donacoj de rostitaj kokidoj ktp.

Ŝi videble konsideris sin treege bela, kvankam tiu opinio ŝajnis al mi sufiĉe diskutebla. Ŝajne ankaŭ la filmreĝisoroj ne vidis tion ĝuste per ŝiaj okuloj, ĉar mi foje vidis ŝin en filmo, kie grupo da virinoj estis vestitaj kaj iom ŝminkitaj por doni humoran efekton, sed la reĝisoro de la filmo lasis ŝin prezenti sin tute nature.

Ŝi estis bona vendistino sed ofte rabis mendojn, tio estas: ŝi alkroĉiĝis al aĉetontoj, kiujn alparolis aliaj vendistoj, celante kapti iliajn mendojn en sia kajero. Mi devis teni la okulojn sur ŝi pri tio, ĉar tio kaŭzas malpacon. Ĉiu el niaj vendistoj avide konkuris en mendo-
252