Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/253

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

akiro, kvankam neniu iam ajn superis la vendadon de Liza.

Kaj estis Tommy, nia plej bona eksponisto. Antaŭ ol labori ĉe ni, li havis strangan okupon. Li laboris ĉe amuzfoiro kiel ‚sprono’. Lia tasko estis, iri de unu budo al alia kaj roli kvazaŭ kliento, rulante aŭ ĵetante pilkojn, ĵetante mansagojn aŭ lignajn ringojn, pafante per aerfusiloj ktp., cele al trafo de premioj. Sed tion li devis fari nur ĉe la budoj, kie mankas klientoj por tiel allogi rigardantojn, kaj kiam tiuj komencas ankaŭ partopreni, li kviete foriras al alia budo. La budozorgantoj ĉiam donas al li la plej valorajn premiojn pro iu ajn venko, kaj tiuj premioj estas kaŝe redonataj poste.

Kaj laste ni havis Dora. Ŝi ne kapablis eksponi, sed ŝi estis nelacigebla laborantino, kaj per la nura forto de senĉesa parolado ŝi tre multe vendis. Sed ŝi estis tre naiva. Ĉiu el ni sin distris, blagante Dora, sed ŝi ne ofendiĝis.

Dora estas la sola persono en la mondo, kiu provis kuri pli rapide ol po 335.000 kilometrojn en sekundo, kvankam ŝi ne sukcesis...... "Tiu provo okazis ĉe foiro en Manĉestro iun tagon antaŭ ĝia malfermo. En la foiro estis demonstro de televido. Je tiu tempo televido estis novaĵo, kaj homoj volonte pagis por vidi ĝin. La televidaj bildoj estis elsendataj de stando ĉe unu ekstremo de la halo al stando ĉe la alia ekstremo. Nu, ĉi tiun tagon ni atendis la malfermon de la foiro kaj dume ni distris nin per elsendoj memfaritaj, kie ni vice rolis kiel aktoroj, dum la ceteraj rigardis en la riceva stando.

Venis la vico de Dora. Ŝi faris sian prezenton kaj poste venis al ni kaj demandis: „Ĉu mi prezentiĝis bone?”

„Tre bone,” respondis unu el ni. „Sed kial vi ne pli
253