Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/254

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

rapidis ĉi tien post via prezento por vidi vin mem? Ĵus via bildo malaperis. Nu, iru kaj prezentu denove, kaj kuru ĉi tien!”

La kompatinda Dora provis plurfoje, sed ĉiam ni diris al ŝi: „Ho domaĝe! Kuru ankoraŭ pli rapide — via bildo ĵus malaperis,” kaj jen Dora ree kaj ree kuris plenpove, penante kuri pli rapide ol elektro.

Kaj tiu stranga sortimento da personoj glate kaj sperte kunlaboris.

Iun tagon mi deĵoris ĉe la stando. Estis iom post la unua horo — la ‚enua horo’, oni povas diri, ĉar tiam estas plej malvigle: homoj po etaj grupoj preterdrivas sed ne estas kapteblaj — kiam Dora aperis kaj diris: „Jen, Vik, vi estas svisdevena, ĉu ne? Do venu paroli kun ĉi tiu sinjoro, kiun neniu el ni povas kompreni! Sviso li nomas sin, kaj tiel kriple li parolaĉas angle!...... Nu, venu!”

Nature mi venis, rapide lasinte la standon al la prizorgo de Tommy. La eblo renkonti svison vigle interesis min, ĉar mi tre emis paroli kun li pri la hejmlando. Ĉe najbara stando staris juna sinjoro, videble fremda. Mi alpaŝis, kaj li salutis min — germane. Mi penis respondi, sed ve! mia germana lingvo estas preskaŭ nenioma — do mi demandis, ĉu li ne parolas itale? Itale li parolis sambone, kiel mi germane, do ni devis rezigni, kaj ni provis la francan lingvon. Sed bedaŭrinde nek li nek mi bone scipovis ĝin, kaj post diro de kelkaj kutimaĵoj ni haltis, konstatante, ke nia scio ne sufiĉas por taŭga interparolado.

Nu jen: tri oficialaj svisaj lingvoj ne utilis al ni, kaj pri la kvara — la romanĉa — mi ne demandis, ĉar eĉ unu vorton mi ne scias el tiu. (Poste mi sciiĝis, ke ankaŭ li tute ne scias la romanĉan.) Tiam mi ekpensis, ke eble
254