Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/256

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita
EPILOGO:
Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.
10. XII. 1949.

Kara Ernesto,

Mi ricevis vian leteron, en kiu vi instigas min finverki la romanon. Restis verkotaj nur iaj 30-40 paĝoj; nur… sed vi ne povos kredi, kiel tiuj 30 paĝoj staris al mi en la gorĝo!

Certe vi pensas, se oni jam skribis pli ol 200 paĝojn, ke oni povas streki senpene — kvazaŭ parafon ĉe letero — la bagatelajn 40, kiuj kompletigos la verkon! Vi skribas al mi:

„Vi, kiu pionire kaj persiste ellaboris la komencon kaj la ceteran pliparton de via kroniko, kaj eĉ en groteske malfacilaj cirkonstancoj — dum trajn-vojaĝoj, en busoj, dum noktoj kiam negocaj zorgoj forpelis la dormon —, ĉu vi nun volas halti hipnote antaŭ la fino? Kia kunikla timo nun paralizas viajn nervojn, ke vi ne povas tion malmultan fari, kio kondukos vian laboron el stumpa manuskripto al kompleta verko?”

Nu bone, vi jam ne bezonos plendi ĉar jen — iele-iome, duone malbone — mi almetis la finon. Sed vi ne havas imagon pri la malfaciloj, kiuj plagis min lastatempe! Sciu, la nuntempaj dungitoj tute ne havas la kvaliton nek spiriton de la antaŭmilitaj. Ili estas pli feraj, pli kapricaj, malpli laboremaj. Sed ekster tio ŝajnas, ke lastatempe iu aparta koboldo de misŝanco min sieĝis.

Ĉu iam ajn vi spertis, ke dum certa tempospaco ĉio kontraŭa okazas ĝis punkto, kiam oni diras al si: „Nun ne povas okazi io plua,” kaj tamen kontraŭaĵoj daŭradas? Tion mi spertis dum la du lastaj semajnoj. Aro da ĝenaĵoj, neniu el ili per si mem grava, inundis min. Mi lastatempe dungis proksimume dudekon da laborantoj, kaj al ĉiu senescepte io okazis. Kvin malnovaj forlasis min pro diversaj kaŭzoj. Kelkaj novaj estis netaŭgaj, kaj mi devis maldungi ilin. Unu ebriiĝis kaj
256