Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/257

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estis forĵetata el magazeno, unu bonan alia firmo forŝtelis; du bonaj enamiĝis tiel forte, ke dise mi ne povas laborigi ilin, kaj kune ili uzas la labortempon rigardante en okulojn unu de alia, kaj mi nepre devos maldungi ilin. Du vere malsaniĝis en momento, kiam ili devis komenci laboron. Alia, kiu nepre devis deĵori en magazeno, estis tenata hejme de sia edzino. Unu viro, kiu enamiĝis, sabotis gravan magazenan aranĝon por esti ĉe sia amatino, kiu estis en alia urbo ktp. ktp.

Sen troigo, tiaj sciigoj venis al mi du-trifoje ĉiun tagon senescepte, kaj mi devis per telefono kaj telegramo kaj mem-iro ŝtopi la breĉojn. Tiel rapide okazis ĉio ke mi ne havis tempon sciigi Birrell, kaj li ne scias kiuj laboras ĉe ni nek kie ili estas. Eĉ dimanĉe frumatene la telefono alarmas.

Hieraŭ sinjorino, kiu tre ŝatis la laboron, kiu bone laboris (kaj plurfoje diris, ke ŝi esperas, ke ŝi taŭgos, ĉar ŝi volas daŭrigi kaj tre bezonas la monon ktp.), iris al poŝtoficejo kaj simple malaperis. Mi ne scias, ĉu ŝi mortis aŭ perdis la memoron…

Mi kuras de urbo al urbo kaj laboris en du aŭ tri urboj en sama tago. La zorgoj kaj misaventuroj estas efektive fantastaj — mi ne povas priskribi al vi eĉ la duonon de ili.

Bonvolu do konsideri ĉion ĉi kaj legu indulge mian pene akuŝitan verkon, de kiu mi nun definitive liberiĝas.

Via, Vik.


POSTNOTO

La supra letero iom montras, kiel malavare Cezaro Rossetti konsumis siajn grandajn energiojn. Je la 6-a de majo 1950 li subite kolapsis en sia hejmo kaj du tagojn poste li mortis, havante aĝon de 48 jaroj.
257