Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Parte laca, parte malalthumora, mi komencis ambli al mia loĝejo. Mi malemis iri tien, ĉar la dommastrino komencis rigardi min suspekteme kun rigida vizaĝo. La kaŭzon de ŝia kreskanta antagonismo mi klare komprenis, ĉar mi prokrastis doni al ŝi la semajnan lupagon.

Mi emis iri al kino por forgesi kuirilojn, vendon kaj dommastrinojn, sed la manko de mono malpermesis tion. Dum mi tiel pensis, mi ekmemoris pri familio, kiun mi konis antaŭ jaroj en alia urbo. Mi daŭre skribis al ili de tempo al tempo. Laŭ ilia lasta letero ili transloĝis al Edinburgo. Mi memoris la adreson, do mi decidis viziti ilin. Interparolo kun ili povos distri min, kaj cetere mi volonte revidos la du filojn, Andreon kaj Roberton, kiujn mi ne vidis de post la lernejaj tagoj.

Mi trovis la adreson, kaj la patrino, s-ino Fairley, tre ĝoje kaj gastame bonvenigis min.

„Je Dio!"… Andreo, Roberto! Vidu, kiu vizitis nin! Envenu, envenu — kia surprizo! Ĵus ni komencas temanĝi. Ĉu vi flaris la tekruĉon? De kie en la mondo vi venis, vagulaĉo? Mi pensis, ke vi estas ankoraŭ en Hindujo...... aŭ en Italujo. Ne gravas, sidiĝu...... ĉu viaj jukantaj plandoj jam kondukis vin al riĉeco?"

„Ne,” mi respondis. „La gajno kaj la perdo rajdis duope. Mi nun laboras ĉe firmo......”, kaj tuj ŝanĝante la temon, mi turnis min al la filoj. „Kaj vi, Roberto, vi ankoraŭ laboras ĉe la fervojo, ĉu ne? Ĉu la kompanio ankoraŭ ne donacis al vi vagonaron post tiel longa servado?” mi ŝercis, „Kaj vi, Andreo, kion vi faras?”

„Mi estas domfarbisto,” li ridetis. „Mi laboras ĉe firmo, kiu spekulacias pri domkonstruo, kaj la muroj estas tiom maldikaj, ke mi ĉiam havas la senton, ke nur dank' al la farbo ili ne disfalas.”

„Do zorgu, ke la vento ne forblovu ilin,” mi kunŝercis.
29