Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Forblovi!” spritis Andreo. „Tio ne estas ebla: la vento ja tra blovas ilin. Fakte iu ŝtelis unu domon — mi ne ŝercas.”

„Nu, nu,” mi mokadmonis. „Ĉu vi eble ne troigas iometete?”

„Ne, mi ne ŝercas,” seriozis Andreo. „Tio vere okazis, kaj la ŝtelinto estas en karcero. La ŝtelo okazis en provinco Fife. La ŝtelinto estis laborestro ĉe firmo, kiu konstruis novan kvartalon da domoj. Li kaŝe aĉetis parcelon da grundo proksime al la konstruotaj domoj, kaj li uzis la konstru-materialon, ŝarĝaŭtojn kaj laboristojn por konstrui por si domon sur sia grundo. Neniu sciis, ke la aparta domo ne estas parto de la konstrua entrepreno. Finfine iu suspektis, kaj la trompo malkovriĝis.”

„Kaj vi, Roberto, ĉu vi nun estas fervoja ĉefo?” mi demandis.

„Mi? Ne, mi estas delonge hejtisto de ŝarĝ-lokomotivo, kaj ŝajnas, ke mi restos eterne ĉe tiu nivelo. Mi propagandas socialiste inter miaj kamaradoj, kaj mi opinias, ke pro tio la kompanio ne emas favori min per pli bona posteno.”

Ni manĝis kaj babilis, kaj post la temanĝo Andreo diris, ke estas domaĝe ke li devas nun forlasi min, ĉar li devas iri al Esperanta kurso.

„Ĉu tiu lingvo ne estas morta?” mi diris. „Mi memoras, ke estis ia furoro pri ĝi antaŭ jaroj...... Efektive mi mem lernis kelkajn lecionojn, sed mi ne daŭrigis.”

Andreo komencis vigle paroli pri Esperanto, kaj nur pro ĝentileco mi ne esprimis mian kontraŭan sintenon. Mi vidis, ke Roberto havas iom indulgan senton pri la amata ĉevaleto de sia frato.

Andreo invitis min akompani lin al la kurso. Mi ne tre emis iri, sed mi pensis: „Eble estos iom distre, — alme-
30