Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

provis eniri en domojn, sed ju pli mi alproksimiĝis, des pli rapide la pordo fermiĝis. Mi aŭdis, ke kolportistoj foje ŝovas la piedon inter la pordon kaj la pordfoston, sed tia manovro estas memevidente mistrafa, ĉar estus maleble vendi al iu, kontraŭ kiu oni luktas. Estas ja problemo elpensi kiel agi, kiel eniri sen alproksimiĝi al la pordo...... ŝajne nesolvebla problemo...... ju pli oni alproksimiĝas, des pli......

Fulmotondro! ekbrilis ideo. Ĉu helpos? ― Jes...... eble — se ĝi estus ruze aplikata. Ĉu eble? mi pensis ekscitite...... ĉu eble? Jes, ŝajnas eble. Tiel mi rezonis: Se alproksimiĝo fermigas pordon, ĉu la malo ne efikos male? Se mi povus eble paŝi malantaŭen kaj samtempe paroli por akrigi ŝian intereson, mi certas...... jes, mi certas, ke ŝi vaste malfermos la pordon. Plena de novakirita espero mi enlitiĝis, kuŝiĝis laŭeble komforte inter la matracaj bulaĵoj kaj elpensis la detalojn de mia nova taktiko.

La sekvintan matenon mi staris antaŭ pordo, tenante malkaŝe mian kuirilan valizon. Mi atendis. Ie interne mi aŭdis la bruon de alpaŝanta persono. La pordo malfermiĝis suspekteme, kaj antaŭ mi staris virino kun la mano preta sur la anso. Mi staris sen paroli kaj nur afable mienis al ŝi, kvazaŭ mi konas ŝin, aŭ almenaŭ kvazaŭ oni min atendas. Ŝi rigardis min nekomprene. Mi komencis per neurĝa tono: „Do, finfine mi venis,” kaj ridetis aplombe.

„Pri kio?” ŝi demandis.

„Pri kio?” mi surprizite altvoĉis. „La kuirilo, kompreneble.”

„Sed mi ne mendis......

„Mendis?” mi diris. „Mendis!” kaj mi ridis subvoĉe.
34