Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Mi ne vendas, mi estas sendita speciale por montri ĝin en la distrikto.”

„Ne,” ŝi kapskuis. „Mi ne pensas, ke mi volas......”

„Ho dankon, dankon, sinjorino,” mi interrompis, kaj kun kontenta surprizo mi duone deturnis min de la pordo kaj faris du paŝojn forirajn, kaj parolante kun maksimuma vervo, sed starante duone forturnite de ŝi, mi daŭriĝis, kvazaŭ mi ne povus kredi ŝian malemon vidi la kuirilon.

„Vi vere ne volas vidi ĝin? Bone, bone, mi havas tiom da personoj, kiuj malpaciencas je mia veno, ke mi ne scias kiel mi sukcesos viziti ĉiujn! Oni skribas kaj telefonas al la oficejo — mi ne scias kion fari. Mi estas preskaŭ elĉerpita, kurante ĉien...... Ho, ĝi estas ja mirinda, tiu artiklo en la valizo, tuta kompleta kuirejo! La homoj preskaŭ freneziĝas por vidi ĝin...... Do, denove dankon. — Kiel strange, ke vi ne volas vidi ĝin! Sed pardonu, mi devas rapidi,” kaj dume mi moviĝetis, kvazaŭ mi malpaciencus foriri. Dum mi parolis, la pordo vaste malfermiĝis, kaj mi povis vidi, ke mi forte tuŝis ŝian scivolemon. Hezite ŝi diris: „Nu, mi rigardos ĝin, sed mi ne aĉetos.”

„Aĉetos?” mi alridis, „Kredu min, sinjorino, la homoj simple enamiĝas je ĝi! Ho, se nur mi havus sufiĉe por plenumi la mendojn! Sed ne gravas — se vi volas, eble mi povos montri ĝin al vi rapide. Nu —" kaj mi rigardis al la pojnhorloĝo, kiun mi ne posedis. „Mi...... jes...... eble mi povas disponi iom da tempo.” Mi revenis al la perono por elpreni mian varon kaj, ĉirkaŭrigardante pri konvena loko, mi paŝetis al la vestiblo. Ŝi flankenmoviĝis por lasi enirvojon kaj gestis al ĉambropordo, dirante: „Ĉi tien, en la sidĉambron!”

Entuziasme mi klarigis kaj bildigis per troigo la avan-
35