Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Tuj kiam mi eniris la sidĉambron, mi rapide ĉirkaŭrigardis, kaj la mebloj, libroj, bildoj ― ĉio havis ion gravan por flustri al mi. Se la libroj aŭ la bildoj temis pri religio, mi emfazis, ke oni povos lasi la manĝaĵon en la kuirilo senatente kaj iri preĝejon. Se la libroj estis pri sano aŭ malsano, mi emfazis la dietan flankon de la kuirmetodo. Se la ĉambro estis malorda, mi martelis pri la laborŝparo, aŭ se hazarde mi vidis eburajn elefantojn aŭ cizelitan latuntablon, mi celis la paroladon por eltrovi, ĉu ŝi aŭ iu familiano ne estis en Hindujo? Se jes, mi interesiĝis, parolante kiel eble plej vive pri tiu lando. Post ne tro longe mi revenis al la kuirilo kaj entuziasmis pri la perfekta kuirado de riz-kureo per mia kuirilo, priskribante la frande flokan rizon kompare al la glu-kaĉa rezulto de la ordinara kuirado. Ludiloj kaj aliaj infanaj postsignoj ankaŭ donis al mi la necesan indikon kiel paroli, t.e. pri la graveco, ke infanoj manĝu nutran manĝon kun vitaminoj, ĉar tio forte necesas por la sano kaj konstruo de korpo kaj menso.

Mi memoras, ke foje mi parolis kun virino, kiu estis ateista. Ni longe parolis pri tiu temo, kaj finfine ŝi aĉetis kuirilon. Ĉar mi interesiĝis pri ŝia „ĉevaleto” kaj trafe subtenis ŝiajn ideojn, ŝi rekomendis min al sia fratino en alia parto de la urbo. Renkontinte la fratinon, mi trovis, ke ŝi apartenas al la „Kristana Scienca” religia sekto. Tuj mi iĝis admiranto de la „Kristana Scienco”, kaj ankaŭ ŝi aĉetis kuirilon. Mi ofte prezentis al mi la ŝokon, kiam la du fratinoj renkontiĝus poste, kaj parolante pri la kuiriloj malkovrus la oportunismon de ties kompleza vendisto!

Ofte mi manĝis ĉe bazar-magazeno Woolworth, kaj tie mi renkontis diversajn kolportistojn. Mi memoras precipe du kolportistinojn, ĉirkaŭ tridek-jarajn, kiuj ĉi-
38