Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

am envenis kune. La pli okulfrapa estis bela, altstatura kaj trompe brilblonda kun pala haŭto. Ŝi estis arte ŝminkita kaj evidente ne bridis la manon ĉe tiu laboro. Ŝi vive parolis, kaj ŝiaj grandaj, esprimplenaj okuloj dancis akompane. Mi neniam konis ŝian nomon, ĉar ĉiuj nomis ŝin Blondy pro ŝiaj haroj. Ŝia kunulino Margy estis preskaŭ kompleta antitezo de Blondy. Ŝi estis kvieta, mezstatura, nigrahara kaj seriozmiena, kvankam ankaŭ ŝi estis logaspekta. Mi sciis, ke ili laboras kune, iel rilate al pianoj. Unu tagon ĉe la manĝotablo mia scivolemo venkis min, kaj mi demandis al Blondy:

„Precize kio estas via laboro?”

Ŝi esploris min per siaj glimaj okuloj, kvazaŭ konsiderante, ĉu konfidi al mi, kaj diris:

„Ni klopodas aranĝi la agordon de pianoj je mizere malalta prezo, nome tri ŝilingoj kaj ses pencoj, kvankam la kutima prezo estas kvin ŝilingoj, kaj la mendoj simple glitadas en niajn kajerojn. Do sciu, ke vi sidas vid-al-vide kun du filantropinoj.”

„Sed ĉu firmo povas bone pagi dungitojn kaj samtempe servi tiom malkare la publikon?”

„Ho jes, la firmo bone pagas...... ĉu ne, Margy?” ŝi diris, okulumante al sia kunulino, kaj ili ambaŭ ridis. „Vero estas, ke la tuta afero estas la plej mamuta trompo, kiun ni havis la bonŝancon trovi ― simple kolosa. Sed ni ne trompas, ho ne, ni estas nur du naivaj bubinoj, kiuj nur faras la aranĝojn por la agordistoj, kaj ni eĉ ne scias, ke la „agordistoj” svenus, se ili estus devigataj vere agordi pianon. Ho ja, kredu nin: la fripona firmo faras grandan profiton. La ideo venis unue de Ameriko. Sed, karulo, ĝi ne estas nia afero, ni simple faras nian honestan devon. La laboro estas facila, kaj nia parto estas tute honesta kaj bone pagata.” Kaj ŝi ridis ĉarme-
39