Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estis bona, sed ne facile vendebla. Sed rigardu al Margy. Ĉu kun siaj nigraj okuloj kaj iom kurba nazo ŝi ne aspektas mistere sorĉa? Sen ŝi mi certe ne kapablus vendi eĉ unu. Ordinare la domulino ne interesiĝis, do mi staris kaj amikeme parolis pri ĝeneralaj temoj, kaj direktis la babilon al ŝanco kaj sorto. Tiam, turnante min al Margy, mi diris al ŝi: „Legu la estontecon de tiu ĉi sinjorino, Margy!' Margy respondis, ke ŝi ne emas kaj ke tiurilate ŝi ne estas tre lerta. Mi insistis kaj, turnante min al la sinjorino, asertis ke Margy estas nekredeble trafa en aŭgurado, sed ŝi ĉiam malemas...... ŝi ne konscias sian transcendan kapablon. La sinjorino ĉiam pli interesiĝas kaj invitas nin eniri. Post rutina vortskermo inter Margy kaj mi, Margy nevolonte cedas pri la te-tasa legado. Nature, la estonteco de la sinjorino enhavas ĉion bonan, kaj tiom simple la vojo al la vendo estas pretigata. — Sed tempo malfruas. Venu, Margy, ni iras falĉi niajn viktimojn. Do, ĝis revido en la almozulejo!”

Min tiom interesis la rakontado de Blondy, ke mi ne estis rimarkinta la tempopason. Mi manadiaŭis al la kolportistinoj, ĵetis vorton al kelkaj kolportistoj ĉe apuda tablo kaj foriris.


****


6. KIU NE RISKAS, TIU NE GAJNAS.

Jam ses monatojn mi kolportis. En la komenco mia meza vendokvanto grade altiĝis laŭ mia akiro de sperteco, sed dum la lastaj du-tri monatoj mi ne povis plibonigi mian vendadon. Mia unua ideo estis dungi, kun konsento de la kompanio, roton da kolportistoj, kaj
42