Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

tiel gajni ekstran kurtaĝeton de la kuna vendado. Tiucele mi intervjuis kolportistojn ĉe la oficejo kaj instruis ilin, sed unu post la alia fiaskis. Mankis al ili la entuziasmo, ĉar ili ne konvinkiĝis pri la merkata estonteco de la kuirilo.

Unu tagon mi eniris feraĵbutikon por aĉeti ion kaj vidis grupon da homoj ĉirkaŭ eksponisto. Mi lokiĝis inter la aŭskultantaro. La bazarulo (kvankam tiam mi konis nek lin nek la terminon) montris kiel ripari rompitajn tasojn, glasojn ktp. per ia porvaza gipsogluilo. Per facila manipulado li kungluis preskaŭ ĵongle pecojn de porcelano kaj fajenco, dume parolante senĉese. Li bildigis parole la oportunecon, valoron kaj nepran neceson de sia varo, tiel lerte, ke mi apenaŭ povis deteni min de aĉeto. Mi certas, ke mi estus aĉetinta, se mi havus proprajn vazojn. Ĉe la fino de la ekspono li vendis dekon da skatoloj po unu ŝilingo. Mi ofte vidis tiun gipsaĵon en butikoj sed neniam emis aĉeti, eĉ kiam mi havis uzon por ĝi. Mi konstatis, kiel la eksponado akcelas la vendon.

Post la disvendo mi parolis al la bazarulo, kaj kiam li eksciis, ke mi estas kolportisto, li parolis libere kaj frate. „Mi 'sponas ĉi tie jam semajnojn,” li diris, „sed post ĉi tie mi iros al magazeno en Falkirk. Mi miksas mem la gipsaĵon. Mi prefere 'sponas en magazeno, ĉar la disvendo estas pli bona.”

„Ĉu vi pagas por eksponi en butikoj kaj magazenoj?” mi demandis.

„Mi pagas altan procenton, sed la profito estas bona. Kvankam la gipsaĵo estas taŭga, tamen ordinare per 'sponoj oni vendas varon, kiun aĉetanto ne volas, je duoblo de la prezo, kiun li pagus, se li ja volus ĝin!” li diris ŝerce.

„En somero mi ofte vendas en bazaroj, sed ne estas
43