Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

multaj en Skotlando, do mi iras al Anglujo. La standoj en bazaroj estas tre malaltkostaj, kaj oni ne devas fordoni procenton de la profito.”

Mi ekpensis, ke eksponado en magazenoj estus agadkampo konsiderinda por vendado de kuiriloj, kiam li aldonis:

„Ĉu vi iros al la Foiro?”

„Kiu foiro?”

„La Industria Foiro ĉi tie, en Waverley Market. Tiu novembra foiro estas ĉiam bona: vi bone vendus tie.”

„Mi eĉ ne pensis pri tio,” mi diris. „Dankon pro la sugesto, sinjoro...... e―e..... sinjoro......”

„Potter,” li helpis, „Frank Potter.”

„Dankon, s-ro Potter, mi klopodos partopreni.”

„Bone,” li diris. „Mi esperas revidi vin tie.”

La ideo ekscitis min. Jen la solvo de mia problemo! En komercaj foiroj mi povus montri la kuiradon al aro da homoj samtempe, anstataŭ klarigi al ĉiu persono aparte. Mi atendis, ĝis la kompania kasisto pagis mian salajron, kaj tiam mi demandis, ĉu oportunos al la estro, s-ro Thorsen, ke mi parolu kun li. Mi atendis kelkajn minutojn, kaj tiam la oficisto kondukis min al la kontoro de la ĉefo. Li afable petis min sidiĝi. Mi ŝatis tiun danan sinjoron, ĉar li estis bonanima kaj sincera kaj ne pozis kiel estas kutimo de kompaniaj eminentuloj. Li estis milda, diketa homo, al kiu mankis truda aŭtoritateco. Li posedis la raran econ ne sentigi al subulo lian subecon kaj tamen teni lian respekton.

„Ĉu vi bone vendis dum ĉi tiu semajno?” li komencis konversacie. Mi sciis, ke li demandis ne pro avideco, sed sole pro interesiĝo pri mia progreso.

„Meze,” mi respondis. „Jam de kelkaj monatoj mi
44