Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

La sekvintan matenon s-ro Thorsen venigis min en sian kontoron. Lia vizaĝo estis ĝene nuba, kaj lia sinteno elmontris ĉagrenon. Mi flaris, ke temas pri la sugestita foir-aranĝo. S-ro Thorsen videble ne sciis kiel komenci. Li tusetis embarasite kaj hontete komencis:

„E...e... pri la foiro... la aranĝo... mi faris enketon...sed... sed mi dubas, ĉu... Mi bedaŭras, ke la ideo ne estas... e... praktika. Temas pri la kosto, tio estas — la spaco sola kostas dek pundojn, kaj kiam mi aldonas la prezon de la stando-konstruo, kaj la koston de la kuiraĵo kaj la helpantoj por vi — ĉar vi ne povas fari ĉion sola ― nu, ŝajnas, ke la pogranda profito ne povas kovri la koston. Mi vere bedaŭras, sed mi ne antaŭvidis tiom grandan elspezon.”

„Sed, s-ro Thorsen, ne estas, ke mi volas multe gajni, estas ke mi volas sondi tiun merkaton por la kuiriloj. Al foiro personoj venas pretaj por aĉeti ion, kio utilos, kaj mi povos montri la efektivan kuiradon. Se mi eksponos ĉiufoje antaŭ eble tridek personoj, devas, certe devas esti signifa proporcio da aĉetontoj. Mi sincere kredas ke la vendoj estos multe pli ol vi konjektas. Pardonu min, se mi ŝajnas puŝe insista, sed mi ne pensas ĉefe pri mia salajro. Mi eĉ laborus por nenio, se mi povus iel vivi dumtempe.”

„Tion mi kredas, kaj mi ankaŭ sentas vian sincerecon,” li diris. „Kaj mi provos elpensi ian aranĝon. Vizitu min morgaŭ kaj eble mi estos elpensinta rimedon.”

La postan tagon mi denove troviĝis en la kontoro. S-ro Thorsen diris :

„Mi alvenis al propono. Mi ne scias, ĉu ĝi estos laŭ via plaĉo, kaj sciu, ke miaparte mi donos konsideron al io ajn, kion vi volos proponi. Mia propono estas, ke mi pagu la spacon, la standkoston kaj la koston de la kuira-
46