Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĵoj, kaj al vi mi pagos dudek-procentan kurtaĝon: sed vi mem devas pagi la helpantojn, kiujn vi juĝas necesaj. Nu, ĉu tio valoras vian tempon?”

„Certe,” mi diris senhezite. „Kaj ĉar mi havas fidon en la sukceso de la komerco, mi opinias eĉ, ke tiu propono via estas pli avantaĝa al mi ol la unua.”

„Do, konsentite,” li diris. „Mi estas kontenta ke la propono al vi plaĉas.”

Mi foriris kun la sento ke li partoprenos la foiron nur tial, ĉar li ne volis treti sur mian esperon.


****


7. BELAJ RAKONTOJ EL TRANS LA MONTOJ.

Mi rigardis kun miro la grandan formikejon. La aero zumis de plengamo da bruoj. Malgraŭ la homa aspekto de la laborantoj ― kurantaj, grimpantaj — mi ne povis ne vidi formikojn. Ĉarpentistoj estis martelantaj, plumbistoj lutis, elektristoj balanciĝis alte sur ŝtupetaroj, farbistoj plenverve svingis la grandajn penikojn, portistoj trenis pezajn kestojn, literpentristoj kun la dekstra mano apogita sur la maldekstra pojno arte aperigis belajn literojn per delikataj ŝvebmovoj. En la fundo de la halego diversaj metiistoj konstruis plenskalan domon. Kaj antaŭ miaj okuloj leviĝis la majesta foiro.

Mankis du tagoj ĝis la malfermdato. Ŝajnis neeble, ke ĉio estos preta ĝustatempe. Mi serĉis mian standon sed ne povis trovi ĝin. Mi turnis min al apuda laboristo.

„Ĉu vi scias kie estas stando 45?”

„Ne,” li respondis. „Demandu al s-ro Black.”

„Mi ne konas lin.”
47