Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

bruligis la kandelon, kaj la pala lumo strebis por plenigi la vastan ĉambron. En la fora angulo estis granda lastjarcenta lito. Kelkaj kadukaj mebloj staris dise kaj senorde en la ĉambro. En la ĉambromezo kriplis kruda tablo el simpla ligno. Mi iris al la lito kaj levis la litotukojn. Ili estis meze puraj, sed malseketaj.

Ni sidiĝis sur la lito. La silento estis inkuba. ,Dank' al Dio temas nur pri unu nokto,’ mi diris al Bert. ,Mi deziras nur vidi la matenon,’ li respondis. Ni parolis dum iom da tempo flustre. Mi ne scias, kial ni flustris, sed io malemigis nin liberigi la voĉon. Fine mi diris: ,Ne utilas sidi ĉi tie, ni eĉ ne ricevos tason da teo, kaj mi estas laca. Kvankam estas frunokte, mi sugestas, ke ni enlitiĝu, ĉar almenaŭ estos pli varme sub la litotukoj.’

Mi iris al la pordo por alporti mian valizon. ,Ĉu vi formovis mian valizon?’ mi demandis al Bert.

,Ne, jen ĝi estas, ĉi tie apud la ŝrankego,’ li respondis.

,Sed mi lasis ĝin apud la pordo, kiam ni eniris!’

,Ne blagtimigu min,’ respondis Bert.

,Timigi vin? Mi certe ne estas en humoro tion fari. Estas tre strange; sed, kredu-ne-kredu, tiu valizo iel sin movis.”

,Hu, mi ne ŝatas ĉi tiun domon,’ Bert plendis.

Ni ambaŭ silentis dum senvestiĝo, ĉiu en siaj pensoj. Mi metis la kandelon sur tableton apud la lito kaj metis alumetskatolon apuden. Bert enlitiĝis unue kaj kuŝis ĉe la mura flanko, kun la vizaĝo al la muro. Mi enlitiĝis kaj fumis cigaredon, kaj post tio mi etendis la manon kaj estingis la kandelon. Mi vagpense rigardadis la kandelon dum duonminuto, kaj je subita konstato mia hararo hirtiĝis, la ŝvito gutiĝis sur mia frunto, kaj mia skalpo fariĝis tavolo da glacio. La kandelo staris morte senflama, sed la kandellumo daŭris. Antaŭ
56