Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĝis ebrie ĉe la eniro de la ĝardeno. La ĝardeno estis vera ĝangalo kaj la ĝardena aleo estis apenaŭ distingebla pro herbaĉoj. Mi rigardis al Bert, kaj li rigardis al mi. ,Mi tute ne ŝatas ĉi tiun tombejon,’ mi diris al Bert. ,Ĉu ni reiru?’ ,Al kie? diris Bert. Ni staris nedecide, kaj fine mi diris: ,Ni provu: demando ja ne devigas.'

Ni atingis la dompordon, sonigis la tirsonorilon. Ĝia tintado vake sonis interne. Ni atendis. Post iom da tempo ni aŭdis susurtrenan bruon de alproksimiĝantaj piedoj. La pordo knare malfermiĝis, kaj ŝrumpa maljunulo miope fiksrigardis nin. Li portis pantoflojn kaj veluran jakon. Sur la kapo li havis kraniforman veluran ĉapon. ,Kion vi volas?’ li raspis, altigante kandelon por nin ekzameni.

Mi akrigis la gorĝon. ,Ĉu vi eble povas luigi al ni ĉambron por la nokto? Ni longe serĉis kaj ,preskaŭ malesperiĝis.’

,Kiom vi pagos?’

,Dek ŝilingojn,’ mi respondis.

,Dek-du, kaj sen manĝaĵo,’ li akris.

,Je-es,’ mi diris per necerta tono.

,La monon,’ li postulis, avide etendante ostreliefan manon. Mi pagis. ,Envenu,’ li invitis.

Ni sekvis lin tra la vestiblego, laŭ la ŝtuparo kaj zigzagaj koridoroj. La domo odoris mucide. Mi notis, ke estis elektrolampoj en la domo, kvankam la sola lumo estis la kandela. Jones malfermis pordon kaj diris: ,Eniru, eniru; estas bona lito en la ĉambro,’ kaj tuj post nia eniro li fermis la pordon kaj iris, sen eĉ diri bonan nokton.

Ni staris en la ĉambro en la mallumo, ĉe la pordo. Mi demetis la valizon kaj fajrigis alumeton. Sur la kamenbreto mi vidis kandelon fiksitan en kolo de botelo. Mi
55