Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„He, for la blago!” mi diris. „Jam de mia infanaĝo mi ne kredas je fantomoj.”

„Vi ne dirus tion, se vi estus travivinta nian sperton,” seriozegis Mark. „Jes, kion mi diros, estas laŭvorte vera, kiel povas atesti Bert. Ni serĉis loĝejon en tiu vilaĝo...... mi forgesis la nomon...... mi neniam povas memori tiujn neprononceblajn kimrajn nomojn. Sed trovi loĝejon ni ne povis. Jam krepuskis kaj la prujno ekaperis sur la tegmentoj. Lacaj kaj malvarmaj post longa serĉado ni iris en la drinkejon por iom ripozi kaj varmiĝi. En la drinkejo estis nur du-tri kamparanoj, kiuj sidis ĉe apuda tablo, parolante kimre. Ni trinkis silente, pripensante la problemon de la tranokto. ,Demandu al la kampuloj!’ sugestis Bert. ,Ĉu ili komprenas la anglan lingvon?’ mi diris. ,Ho, mi pensas ke jes’, li respondis. Mi faris la demandon. La kamparanoj respondis angle per la kutima kimra altiĝa kadenco ĉe la fino de frazo. Ili estis helpvolaj, sed bedaŭris, ke ili ne scias lokon. Unu el ili diris: ,Vi povus provi ĉe Jones. Mi ne scias ĉu li ja luigas ĉambrojn, sed li loĝas sola en multeĉambra domo, kaj kvankam laŭ onidiro li estas riĉa, ĉiu scias kiom li avidas monon. Avarulo li estas. La domo tute ne estas gaja, sed vi povus provi.'

,Kie estas la domo?’ mi demandis.

,Ĥo, ĝi estas facile trovebla. Ĉe la pordo turnu vin dekstren kaj iru rekte antaŭen. Ĝi estas la lasta domo, iom for de la aliaj. Ĝi staras dekstre kaj ĉirkaŭhavas grandan ĝardenon. Vi ne povos maltrafi ĝin, ĝi estas alta kaj impona!’

Ni ,drenis’ niajn glasojn kaj iris trovi la Jones'an domon. Jen ĝi staris sur malgranda deklivo. Neniu lumo estis videbla, kvankam estis jam sufiĉe mallume. La stilo de la domo estis malmoderna. Kaduka kradpordo klini-
54