Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

donita monogramo ne estas tiu, kiu konformas al la nommajuskloj de la kliento, kaj per tiu preteksto la viktimo estas kondukata en la standon, kie li estas devigata aĉeti specialan inkon. La stampilo taŭgas por ruinmakuli tolaĵojn.”

„Kaj la ,skrapilo’?” mi demandis.

„Skrapilo estas nia vorto por elektra gravurnadlo. Per ĝi oni povas bele gravurskribi sur arĝentaj aŭ oraj aĵoj, kiel cigaredujoj ktp. La gravura laboro valoras la koston — kondiĉe ke la nadlo ne estas en la mano de fuŝuloj” aldonis Frank, strabante al Mark kaj Bert.

„Sed ili, kiel vi aŭdis, pretekstas la nadlon por ricevi standon. Kutime tiuj embuskuloj elektas standon apud la enirejo, kaj la rezulto estas, ke trompitoj poste ne fidas aĉeti eĉ bonajn varojn. Tial la foiraj organizantoj malfavoras la specimen-vendon.”

La du embuskuloj silentis dum la klarigado kaj nur ridetis fierete. Ni babilis kaj regalis drinkojn laŭvice. La parolado turniĝis al loĝospertoj. Frank diris:

„Mi memoras...... estis en Birmingham...... mi demandis al iu dommastrino, ĉu ŝi havas lueblan ĉambron. Ŝi diris jes, sed ke mi povos eniri nur post kelkaj horoj. Mi diris, ke tio taŭgos, sed demandis, ĉu mi ne povos vidi la ĉambron? Ŝi respondis, ke la ĉambro ne estas ordigita, do ne konvenas. „Ho,” mi diris, „tio ne gravas, mi indulgos tion, mi nur volas vidi ĝin antaŭ ol decidiĝi.’ Sed imagu la ŝokon kiam ŝi respondis: ,Ne konvenas nun, ĉar estas mortinta homo en la lito!’”

Mark diris: „Ĉu vi memoras la fantom-loĝejon en Kimrujo, Bert?”

„Ne parolu pri ĝi!” diris Bert. „La nura mencio frostigas mian spinon.”
53