Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„La stampilojn, sed mi kunhavas la ,skrapilon’ kaj intencas lui standon por tio kaj ,specimeni’ la stampilojn kaŝe.”

„Sinjoroj,” mi mokis. „La konversacio estus treege interesa, se mi nur ion komprenus. Ĉu vi eble komplezus klarigi?”

„Tiuj du trompistoj —”, komencis Frank.

„Ni forte protestas kontraŭ la kalumnio, ĉu ne, Bert?” interrompis Mark.

„Fermu la faŭkon!” ordonis Frank. „Kiel mi estis diranta, kiam tiu kanajlo komencis blekaĉi: tiuj du vendas aŭ fontplumojn aŭ tol-stampilojn. Nu, la fontplumoj estas ordinaraj ― fakte tre ordinaraj, kaj valoras iom malpli ol la kartona skatolo, en kiu ili estas pakitaj. Simile, la stampiloj el plumbo valoras malpli ol la kruda plumbo mem. Ĉu ili vendas unu aŭ la alian, la metodo estas identa. Ili kroĉkaptas preterpasantojn kaj ŝovas la aĵon en ilian manon, dirante: „Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon? Ĝi estas donata tute senpage. Nature la trompoto prenas ĝin, sed la embuskulo sekvas glitparole per: ,Ĝi estas disdonata senpage por reklami niajn specialajn plum-bekojn!' kaj, ŝovante la bekojn en la manon de la kliento, li ŝutas facilajn parolojn al li kaj postulas du ŝilingojn kaj ses pencojn por la kompleto, kiu neniom valoras. La kliento, konfuzita kaj hontante redoni la plumon, kiun li akceptis senkoste, pagas. Nur poste li konstatas, ke li pagis tro, kaj ke la plumo ne taŭgas eĉ por grati al si la postaĵon. La stampilo estas malgranda fungoforma peco da plumbo kun nedeĉifrebla reliefa monogramo sur la plata ekstremo. Ankaŭ ĝi tutsame estas ŝovata en la manon de la kliento, akompane de la sama: ,Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon?' Sed la vendisto tuj eltrovas per demando, ke la
52