Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

itino foje edziĝis al bazarulo kaj li sukcesis treni ŝin malsupren ĝin sia propra nivelo?"

„Venu,” diris Bert. „Ni devas festi la renkontiĝon per biero. Ni iru drinki. La malbenitaj skotoj ankoraŭ ne scias vivi. Ĉu nacio, kiu fermas dimanĉe la drinkejojn, estas civilizita? Venu, Frank — kaj vi, Jock: ni devas drinki sufiĉe por sep tagoj en la daŭro de ses.”

Ni kune ekiris, kaj Bert daŭrigis: „Mi konas bonan drinkejon — ha, kia biero! ― kaj la viskio!...... neniam vi gustumis tiom bonan. Vera nektaro de la dioj. Ĝi traglitas la gorĝon kiel frakasita vitro!"

Ni kune iris laŭ la ponto, kiu transiras Waverley-stacidomon, zigzagis laŭ kelkaj malhelaj stratoj, kaj eniris drinkejon. La klientoj estis malaltklasaj, kaj unu ĉifonulo persistis kantaĉi malgraŭ la protesto de la dika drinkejestro. Ni sidiĝis ĉe tablo, kaj Bert venigis la kelneron. „Nu, ni drinku skote,” li diris al ni, kaj al la kelnero: „Kvar bierojn kaj kvar viskiojn!”

„Ne,” mi protestis. „Sole biero sufiĉas por mi.”

„En Romo oni faras kiel la Romanoj,” li rebatis. „Kvar bierojn kaj kvar viskiojn, kelnero; ne atentu lin.”

„Ne, ne,” mi diris, „Ne ofendiĝu, sed mendu nur bieron por mi. Mi scias, ke mi ne povas longe rezisti la efikon de biero kun viskio.”

„Nu bone,” Bert rezignis. „Se vi insistas esti abstinulo, estas via malgajno.” Turnante sin al Frank, Mark demandis:

„Ĉu vi pensas, ke estas ŝanco lokiĝi en la foiro?”

„Mi ne scias,” respondis Frank. „Troviĝas ja loko, sed vi scias kiel la foirestro estas kontraŭ la ,specimenoj‘, kaj cetere li ne reagas favore al subaĉeto. Kiajn specimenojn vi havas? Ĉu la fontplumojn aŭ la tol-stampilojn?”
51