Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Bert — el kiu foiro vi estis forpelitaj? Venu ĉi tien, filoj de hunjo!”

„Je Kristo, Frank!” respondis unu el la du, „Oni diris, ke vi mortis de malsato.”

La du alproksimiĝis.

„Jen ― embria bazarulo, kiu ankoraŭ kredas, ke la cikonio alportas la bebojn.” Kaj al mi: „Jock, mi prezentas du friponojn: Mark kaj Bert, du embuskuloj.” Sed konstatante, ke mi ne komprenas, Frank klarigis:

„Ili ne 'sponas, ili atendas kiel embuskaj rabobestoj ĉe la stando, ekster la servotablo, kaj kaptas sensuspektajn preterpasantojn. Ili neniam perlaboris honestan groŝon dum sia vivo. Mark murdis siajn gepatrojn, kiam li estis trijara infano, kaj Bert iniciatis la perfortan fieksporton de virgulinoj.”

Bert kaj Mark tute ne ofendiĝis, kaj Bert diris:

„Ne kredu lin, li estas eĉ pli granda mensogulo ol ni mem, kaj insulto vene de li estas vera komplimento.”

Mark estis altstatura, dande vestita, bela junulo, laŭaspekte juda, kaj Bert estis fortika, iom malpli alta, mezblonda viro kun rompita nazo kaj dikigita orelo. Li certe praktikis iam la boks-arton. Bert parolis kun forta Londona prononco.

„Ni venis de la agrikultura foiro en Ayr,” informis Bert, „Pluvis la tutan tempon kaj ni enspezis tiom mizere, ke post la aĉeto de biero ne restis sufiĉe por aĉeti manĝaĵon, ...... Ho, ĉu vi vidis Premon? Oni diras, ke li venis ĉi tien. Oni serĉas lin. Laŭ diro, li vendis la standotendon al iu farmisto, kaj ĝi apartenas al la foiro.”

„Mi ne komprenas, kial oni ne enkaĝigis Premon jam delonge,” diris Frank. „Ĉie, kien mi iras, mi aŭdas pri trompaĵoj liaj. Tiaj aferoj misfamigas la bazarulojn!”

„Ne eble,” rikanis Mark. „Ĉu vi aŭdis, ke prostitu-
50