Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

estas diablo-scias-kio, apartenanta al la konstruistoj.”

„Ne, ĝi estas mia logilo.”

Mi rigardis nekomprene la indikitan strangan objekton. Ĝi estis peza U-forma ferstango kun latuna globo ĉe unu ekstremo kaj granda ŝraŭbingo ĉe la alia. Mallonga kateno estis alfiksita proksimume ĉe la mezo, kaj sur la globo estis pentrita ruĝa cirklo.

„Kio ĝi estas?” mi demandis.

„Mi ne scias,” li respondis.

„Sed...... sed, kiel ĝi rilatas al via......’

„Ĝi ne rilatas.”

Mi ridis. „Ĉu vi ŝercas?”

„Ne, ĝi estas mia logilo. Gapuloj rigardas ĝin scivoleme, kaj kiam ili ariĝas, mi komencas 'sponi. Ilia scivolemo tenas ilin atende je ia klarigo, sed mi eĉ ne mencias ĝin.”

„Ĉu oni ne demandas pri ĝi?”

„Jes, ofte, sed oni ne havas eblon ĝis post mia deklamo, kaj tiam mi tute simple respondas: ,Peco de metalo’. Neniu leĝo postulas, ke ĝi devas rilati, ĉu? — Nun mi pendigos la afiŝojn, kaj ĉio estos preta. Morgaŭ mi helpos al vi ordigi.”

„Ho, ĉu vi konas iun, kiu povos helpi al mi vendi?” mi demandis.

„Bonŝance mi konas lertan bazarulinon. Ŝi demandis min, ĉu mi povas trovi laboron por ŝi. Mi sendos ŝin al vi morgaŭ; ŝi nomiĝas Anne. Mi ne forgesos.”

„Ĉu ŝi scias ion pri kuirado?” mi demandis.

„Laŭ mia scio, nenion; sed tio tute ne gravas.”

„Al mi ŝajnas, ke tio ja gravas.”

„Ne, tute ne, lasu al ŝi. Ŝi vendos,” asertis Frank; kaj subite ĵetante la rigardon preter mi, li ekkriis:

„Ha, jen venas du el la embuskuloj. Hola! Mark —
49
4 Kredu min, sinjorino!