Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

lipoj, la esprimplenaj avelkoloraj okuloj kaj viva brunbukla hararo prezentis sume allogan bildon.

„Montru al mi la varon!” ŝi diris.

Mi klarigis mallonge, kiel oni enmetas la diversajn kuiraĵojn, kaj daŭrigis: „Nu, se oni volas kuiri rizpudingon, oni —”

„La detaloj ne gravas,” ŝi interrompis. „Nuntempe ili ne estas necesaj...... Ĉu oni povas aĉeti la kuirilon aliloke?”

„Jes, ĉe la oficejo: la adreso estas sur la disdonaj flugfolioj.”

„Ni diru, ke oni povas aĉeti ilin nur ĉi tie, kaj ni kaŝu la flugfoliojn.”

„Ĉu la flugfolioj ne ege valoras por reklami?”

„Jes; sed kiam persono havas la flugfolion en la mano, estas tre malfacile vendi, ĉar li havas preta la pretekston por prokrasti la aĉeton anstataŭ tuj decidiĝi. Se personoj ne decidas, kiam ili estas entuziasmigitaj per la ekspono, ili ordinare ne aĉetas poste. Miloj da flugfolioj alportos manplenon da mendoj al la oficejo, kaj perdigos grandan kvanton da mendoj ĉe la stando. Kiom kostas la kuiriloj?”

„Ili troviĝas en kvar ampleksoj, kiel vi vidas, kaj la prezoj estas 35, 45, 55 kaj 65 ŝilingoj.”

„Pli bone, se ni plialtigus la prezon,” ŝi diris.

„Ne, la firmo ne permesus; la prezo estas fiksita.”

„Nur ŝajna altigo,” ŝi diris. „Komprenu: ni aldonos...hm...... eble sep ŝilingojn al la prezo, sed diros, ke dum la foiro la kliento profitos sepŝilingan rabaton per tuja aĉeto!”

„Konsentite!”

Mi konstatis, ke ŝi estos tre valora helpantino.

„Ĉu vi volas, ke mi kuiru?” ŝi demandis.
59