Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Ne, mi kuiros kaj eksponos, kaj vi helpos al mi vendi.”

„Kaj kiom vi pagos?”

„Mi ankoraŭ ne decidís, mi volas pridiskuti tion; do mi proponas, ke ni iru al la foira restoracio por tagmanĝi, kaj tie ni povos samtempe fari la aranĝon.”

Ĉe la manĝotablo mi komencis necerte: „Pri la salajro, nu, dependas......”

„Dependas de kio?” ŝi jetis kun suspekta rigardo.

Mi ridis. „Ne, ne de tio, tute ne estas tiaj kondiĉoj! Aŭskultu momenton, kaj mi klarigos la situacion. La kuirilo estas bona, kaj mi bone scias eksponi ĝin. Mi certas, ke la vendado estos granda. Sed mia estro ne pagos al mi salajron. Li pagos bonan procenton, sed mi mem devas pagi la helpantojn. Jen la situacio. Nu diru: kiom vi postulas, fraŭlino Millar?”

„Tri pundojn semajne plus procento.”

„Nu, fraŭlino Millar......”

„Anne sufiĉas.”

„Bone. Nu, Anne, mi neniam laboris en foiroj, kaj ne scias kion atendi. Mi volas pagi vin inde, ĉar mi antaŭvidas, ke vi estos tre necesa al mi kaj ke via faka sperto estos tre valora. Tamen estus sensence promesi al vi altan pagon, kiam mi ne certas, ke mi povos plenumi tiun promeson. Mi deziras, ke vi fidu je mi. Mi scias, ke mi postulas multon, ĉar vi ne konas min; sed kredu min, mi neniam fitrompis dum mia vivo. Mi nun posedas kelkajn pundojn, sed jam promesis du pundojn al iu, kiu venos helpi dum kelkaj horoj vespere. Nu, mia propono estas, ke mi pagu al vi kvin pundojn por la daŭro de la foiro. Pri la cetero, dependos kiel bone ni komercos; sed se la afero prosperos — kiel mi certas —,
60