Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

mi pagos al vi pli ol vi atendas. Do, kion vi pensas, Anne?”

Anne pensis momenton kaj diris:

„Vi ŝajne estas sincera homo, do mi akceptas; sed se vi trompos min, mi disŝiros la standon kaj volvos ĝin peco post peco ĉirkaŭ vian kolon. Mi estas terura persono, kiam oni kolerigas min, do estu bone avertita!”

Ni ambaŭ ridis, ĉar malgraŭ ŝiaj paroloj ŝi ŝajnis tre bonhumora knabino. Ŝi etendis la manon kaj diris: „Donu al mi du pundojn nun.”

Mi donis la du pundojn.

„Farita via faro, — nun adiaŭ, mia kara!” ŝi diris ŝerce.


****


9. TRAFAS PUGNO PUGNON.

Estis kvarono post la dua horo. Vizitantoj jam trapaŝis malrapide, rigardante tion kaj tion. Mi estis prete vestita en kuirista uniformo. Anne komencis krianonci:

„Gesinjoroj, venu ĉi tien kaj vidu la plej mirindan kuirilon, kiu kuiras ĉion sen atento kaj sen akvo! Venu, venu — tuj la eksponado komenciĝos.”

Mi staris preta por komenci. La preterpasantoj rigardis sed ne haltigis la paŝojn. Ŝi kriis denove kaj denove, sed la vizitantoj ne haltis. Anne kaj mi rigardis unu la alian.

„Ni provu alian manieron,” mi diris. „Anne, vestu vian surtuton kaj ĉapelon, kaj staru antaŭ la servotablo, rigardante atente, kaj mi ŝajnigos komenci.” Ŝi tion faris. Mi fandis la grason en la kuirilo kaj komencis rosti kokidon. Du personoj haltis, rigardante scivoleme. Mi ne rigardis al ili, sed tenis miajn okulojn ĉe mia la-

61