Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

iom escepta, ĉar malgraŭ forta kaj daŭra voĉostreĉo mi neniam perdis la voĉon.

Anne pruvis, ke ŝi estas bonega vendistino. Per sia rekta maniero ŝi kaptis mendojn sen perdi tempon. Se oni demandis, kiel kuiri specialan manĝon, ŝi diris: „Ĉio estas klarigita en la kuna recepta libro.” kvankam la libro efektive ne taŭgis, ĉar ĝi pritraktis usonajn pladojn. Se kliento ne kontentiĝis per tiu evit-klarigo, ŝi unue enskribis la mendon, kaj poste sendis la klienton al mi por klarigo. Mi trovis ke klientoj, kiuj venis en la fino de la eksponado, ne klare sciis kion ili aĉetis de Anne, kaj pridemandis al mi. Mi aŭdis Anne vendi al iu. Kun la mendolibro en la mano ŝi rapide enskribis la daton, dirante rekte:

„Kiun amplekson vi deziras?”

„Mi ne deziras......”

„Jes, vi ja deziras...... Kiom da personoj en la familio?”

„Kvin, sed......”

„Bone, la kvindekkvin-ŝilinga amplekso," ŝi trudis, skribante. „La nomon?”

„Sed mi ne......”

„Mi petas, la nomon? Kaj la adreso? — Dankon. — Bonvole, kvindek-kvin ŝilingojn.”

„Mi ne havas ĉe mi kvindek-kvin......”

„Kiom vi havas?”

„Nur kelkajn ŝilingojn.”

„Bone, dek ŝilingoj sufiĉas kiel antaŭpago. — Dankon...... Jen via kvitanco. La ĉefkuiristo instruos al vi pri ĝi...... Dankon!”

Mi konstatis, ke ĉiu havas sian propran stilon vendi, kaj ke unu ne povas vendi, uzante la stilon de alia. Mia

maniero estis, klarigi pri la kuirilo kun emfazo sur la

63