Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ekonomio kaj labor-kaj-nutraĵa ŝparo, dum mi atendis la ĝustan momenton por glate enskribi la mendon en la libro. David, la helpanto, uzis alian manieron. Li parolis konfidence kaj patre per skota dialekto, kaj ofte metis la brakon ĉirkaŭ la ŝultron de virino. Tiu ago ne estis tro familiara aŭ ofenda, kiel ĝi estus, se aliulo farus ĝin.

Ĉe alia stando estis alispeca kuirilo, nova al mi. Ĝi kuiris rapide per premita vaporo, kaj kiam la vaporo atingis certan gradon de varmo kaj premforto, fajfilo avertis, ke la kuirgaso nepre devas esti fermata, kaj ke la manĝo estas prete kuirita. De tempo al tempo mi aŭdis fajfilon, sed mi estis tro okupita por enketi pri tiu kuirmetodo.

La maniero, kiun ni uzis por kaŭzi la ariĝon de personoj, atentigis min pri la ŝafsimileco de la homoj, kaj multe interesis min studi praktike la amaspsikologion.

Ĉe apuda stando oni vendis novforman specon de raspilo por erigi panon, fromaĝon ktp. Post la ekspono necesis nur ke iu aĉetu unu raspilon komence, kaj sekve multaj aĉetis; sed se iu ne komencis tuj, la rezulto estis senvenda. Aŭ multo, aŭ nenio. Ĉiuj ŝafe sekvis unu la alian. Ĉe la fino de la ekspono mi vidis, ke la bazarulo disdonas plurajn raspilojn inter la ĉeestantaro, invitante al ĉiu ekzameni ĝin. La bazarulo klarigis al mi, kial li faras tion. Se li ne farus tion, ĉiu forirus ĉe la fino de la ekspono, lasante al li nur sufiĉe da tempo por fari unu-du vendojn. Sed se kliento havas raspilon en la mano, li staras stulte, tenante la aĵon, kaj ne havas la iniciativon remeti ĝin sur la servotablon. Tiel li atendas, ĝis la vendisto elmanigas la raspilon, kaj vendas ĝin al li. Estis strange vidi tiujn homojn stari tie dum kvin ĝis dek minutoj kvazaŭ katenitoj. —
64