Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

min malantaŭ la publiko kaj apenaŭ povis vidi Premon inter la kapoj de la antaŭstarantoj. Li ŝajnis iom ebria. Li estis vestita per kontraŭdira uniformo. Li portis barbiran longan jakon kaj kuiristan ĉapelon, kaj estis nerazita. Mi aŭdis:

„Ĉu vi sciaŝ? Vi neee sciaŝ?” kaj li antaŭen kliniĝis kaj etendis la brakon preskaŭ puŝante la montrofingron en la okulojn de la proksime starantoj. „Mi gajniŝ dekŝep medalojn pro kuirado. La reĝa moŝto aĉetiŝ tri kuirilojn ŝole por kuiri ŝekek...... ŝekigitajn prunojn por la princino. Eŝtu ŝingardaj kion vi aĉetaŝ. Ŝi-tiu kuirilo eŝtaŝ el ŝŝtalo, ne alu......mumio! Aluminio venenoŝ vin...... Miloj da homoj mortaŝ ŝiutage pro manĝado el aluminio.” Kaj tiel li daŭrigis. Videble li sciis nenion pri kuirado. Li mensogis kaj fanfaronis kaj eĉ insultis, kaj havis tre diktatoran manieron, sed je mia surprizo — li vendis.

Mi furiozis. Mia varo ja estis aluminia. Mi reiris al mia stando kaj komencis eksponi. Mi rebatis senkompate. Mi ridigis la aŭskultantaron pri li kaj lia kuirilo. Mi klare aludis lin, sed menciis neniun nomon. Ĉiam dum mia parolado, kiam mi aŭdis la s-s-s-s de la eskapanta premvaporo, mi interrompis mian diskurson kaj parolis jene:

„Ni honeste vendas. Ĉi tiu kuirilo kuiras ĝuste, ĝi ne plenverŝas la manĝaĵon per akvo, ĝi ne kaĉigas la manĝon aŭ detruas la vitaminojn per tro altgrada varmo. Ĝi simple bone kuiras. Ĝi ne” (kaj mi metis manon al la orelo aŭskulte, ĝis la s-s-s altiĝis al akra fajfo) „ĝi ne (piiiip!) muzikas.”

Unu tagon venis tiu ulo, kiun mi jam vidis kun Premo. Li anoncis, ke li estas agento de la PREMO-Kompanio. Li diris:
66