Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

fingropinton sub la mentonon kaj parade riverencis. (Ankoraŭ mi ne povis alkutimiĝi al la diferenco inter Anne ĉe komerco, kaj Anjo la kunulino.) Anjo sekvigis sian riverencon per prezento de flugfolio. Mi rigardis ĝin:

„Bela donaco!” mi ironiis. „Ĝi estas reklamo pri konkurenca senakva kuirilo.”

„Jen saĝa viro!” ŝi diris. „Ĉu via cerbo iris promeni? Ĉu vi ne kom-pre-nas, ke tio estas ŝanco? Tiu kuirilo apartenas al Londona akcia kompanio, eble potenca. Mi vidis ĝin en fenestro de feraĵisto kaj akiris tiun flugfolion. Nu, se tiu firmo vendis al butikisto ĉi tie, ĝi nepre komercas landskale. Ĉu necesas klarigi plu? Ni skribu al la adreso sur la flugfolio pri nia foira vendado kaj petu dungon!”

Ĉe konstato de la ŝanco, kiu sin prezentas, mi entuziasmiĝis. Tiun vesperon mi zorge redaktis leteron al la firmo „V.I. KERR & Co. Ltd.” pri ĝia „KUKOL” senakva kuirilo, kaj pri nia vendosperto. Du tagojn poste venis la respondo: specimena kuirilo kaj letero kun salajraj detaloj kaj propono pri tuja intervjuo kun direktoro de la firmo.

„Tiu firmo ne dormas,” mi diris al Anjo.


****


12. INTER LUPOJ KRIU LUPE!

Nigra volba ĉapelo, rigida blanka kolumo, nigra kravato, nigraj jako kaj veŝto, nigra, blankstria pantalono, grizaj gamaŝetoj kaj malhele griza surtuto. Tiel mi estas vestita. Mi troviĝas en Berwick-on-Tweed ĉe la skota-angla landlimo. Mi nun estas unu el la granda armeo da