Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

vojaĝantaj komizoj. Ĉiu batalanta por pluŝtopi jam plenŝtopitajn butikojn per varoj. Ĉiu leginta vendinstigajn librojn, broŝurojn, gazetojn, artikolojn, kiuj instruas kiel krei merkaton. Ĉiu studanta kiel vendi al butikistoj (kiuj ne povos revendi al la senmona publiko). Ĉiu leganta en la gazetoj, ke plej alta devo estas vendi kaj vendi senĉese por tiel krei negocon kaj prosperon, kaj ĉiu el ni evitanta artikolojn en apudaj gazetkolonoj, kiuj proklamas ke la nepra vojo al la prospero estas per minimuma aĉeto kaj maksimuma ŝparo.

Ĉie en vilaĝoj, urboj kaj urbegoj ni migras kun la firmo-vizitkartoj ĉiam pretaj en facile atingebla poŝo, la mano ĉiam preta por grava manpremo, la imponesprima masko fiksita sur la vizaĝo. Ne por ni estas destinitaj la pordoj puŝitaj kontraŭ la vizaĝon. Laŭvide ni prosperas. Ne aĉklasaj kolportistoj oni konsideras nin, sed dignaj agentoj de komercaj firmoj. Survoje kaj en modestaj hoteloj ni renkontiĝas. Ni estas gravaj anoj de la vendkomiza frataro. En la hotelaj sidĉambroj ni interparolas pri aferoj kaj mensogas pri grandaj akiritaj mendoj. Ni parolas pri la granda komerca pliboniĝo, kiun la naciaj statistikistoj ĉiam heroldas. Kuraĝon ni donas unu al la alia. Frate ni kuntrinketas bieron kaj rakontas spicajn rakontojn.

Kaj kelkaj el ni ja prosperas...... prosperas ĝis tiu grado, ke ni ne plu estas devigataj kelkafoje kaŝe eviti manĝon. Prosperas sufiĉe por sendi sufiĉon al la edzino. Precipe tiuj el ni, kiuj vendas agnoskitajn varojn. Kaj la ceteraj? En la hoteloj ili ne estas distingeblaj inter la aliaj; sed kiam ili estas solaj, sur la strato aŭ en la litĉambro, la masko defalas kaj zorgo estas videbla. Oni povas legi iliajn amarajn pensojn: „Ĉu la firmo estos kontenta pri la mizeraj mendoj? Ĉu la firmo ne maldun-