Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/74

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

gos? Kiel kompili leteron por kontentigi la firmon? Kiel enleterigi optimismon, kiun oni ne sentas? Kiel sendi sufiĉon al la edzino, por ke ŝi ne vivu mizere? Kiel aĉeti ŝuojn por anstataŭi la portatajn, kiuj senhonte malkaŝas la mankon de prospero?”

La industria krizo peze funebras malgraŭ la statistikistoj. Kelkaj butikistoj aŭ firm-aĉetistoj ĝentile klarigas al ni, ke pro malbona negoco ili ne plu povas aĉeti. Aliaj sin kaŝas malantaŭ sekretariinoj, kiuj baras la vojon. Kaj kelkaj senkompate pretekstas okupiĝon, kaj igas la komizon ree kaj ree reveni vane.

En mia nova ofico de komizo mi ne prosperis. Io mankis. Kiam mi renkontis en Edinburgo la direktoron de V.I. Kerr, mi aranĝis ke mi vendu al butikoj provizore, komencante en Edinburgo kaj sekvante urbojn laŭ la orienta flanko de Britujo ĉiam suden, celante Londonon. Laŭkalkule mi atingus Londonon en marto kaj komencus eksponi en la Londona foiro „Ideal Homes” (Idealaj Hejmoj). Post la intervjuo kun la direktoro mi iris hejmen kaj klarigis la aranĝon al Anjo, aldonante, ke el mia salajro de kvar pundoj plus eta procento mi sendos, kiom mi povos, al ŝi, kaj ke en marto ŝi venos al mi en Londono por kunlabori en la foiro. Anjo estis komprenema pri mia foriro kaj optimisma pri la nova laboro.

Dum mia foresto mi skribis regule al Anjo kaj malkaŝe rakontis pri mia malbona vendado. Ŝi senprokraste respondis, kaj ŝiaj leteroj estis hele kuraĝigaj, kaj ili malpezigis mian solecon.

Tiel mi atingis Berwick-on-Tweed. Ĉe tiu punkto mi decidis, ke mi devas ŝanĝi mian vendmanieron. Kiam mi komencis vendi al butikistoj, mi ne troigis, sed tute sincere klarigis pri la kuirilo, ĉar mi kredis, ke aferistoj estas lertaj kaj sagacaj kaj entute supera raso. Sed tiu