Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

maniero ne efikis. Do de nun mi komencis ekspliki per la sama maniero, kiun mi uzis ĉe la publiko. Mi eniris butikojn radiante pro entuziasmo, mensogis pri la jam mendita kvanto, paroladis, gestis kaj troigis senbremse...... kaj mi sukcesis! Mi daŭrigis tiun metodon, kaj vendis tri, ses aŭ eĉ dekdu ĉe preskaŭ ĉiu feraĵisto. La grandan juĝ-superecon mi ne trovis ĉe aferistoj. Do tiel mi daŭre agis, laŭvicante la urbojn Newcastle, Sunderland, West Hartlepool, Middlesbrough, Stockton, York, Sheffield, Chesterfield...... ĉiam suden. Fine mi atingis Plurtown.


****


13. SONĜO TERURAS, SONĜO FORKURAS.

Estis la sesa vespere, kaj mi ne sciis kiel distri min. Mi estis en Plurtown...... Plurtown......? „Mi bone konas la nomon de tiu urbego,” mi pensis ,...... Nu, estas io...... Kio ĝi estas? Strange kiel la memoro evitas. Mi tiom pensas pri aferoj lastatempe, ke la memoro ellasas. Jes, nun mi rememoras! Estas Esperanto-grupo en ĉi tiu urbo, jes — kaj ankaŭ en multaj urboj, kiujn mi jam trapasis. Ho, stultulo! Mi perdis la ŝancon ĝui eliziajn vesperojn."

Tuj mi enketis. Mi estis bonŝanca. Tiun saman vesperon okazos kunveno je la oka. Mi malpaciencis. La du longaj horoj fine preterpasis per trenaj piedoj. Je la oka mi iris al la Esperanta grupejo. Mi eniris la kunvenĉambron. Mi restis ĝis la deka horo, kaj mi iris hejmen kun forta sento de deprimo. La aĉa prononcado, la manko de viveco kaj esprimkapablo, la malmulteco de Esperanta parolado, la „buŝado” pri la interna ideo —