Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

dum mankis ĉia ideo pri la esenco de la lingvo: ĉio pezigis mian koron.

En la hotelo mi manĝis aŭtomate, pensante pri la samideanoj, kiuj nescie mokadis la lingvon. Ne temis pri lernantoj — mi mem estas lernanto —, temis pri io pli grava. Mankis sento pri la lingvo. Mankis konstato ke ĝi ne estas nura kodo por balbuti kutimaĵojn. Mankis konstato pri ĝia esprimkapablo kaj plensanga viveco, matureco kaj digno. Mankis kompreno, ke ĝi devas esti prononcata laŭ siaj propraj reguloj, ne per mez- kaj sudanglaj misprononcoj devenantaj el malklera aroganteco. Jen kio incitis: la paralizanta memsufiĉo.

Mi ne povis endormiĝi. Mi turniĝis de flanko al flanko, sed la temo muelis en mia cerbo, ĝis mi volis salti el la lito kaj kuri al la domo de ĉiu Plurtown'a esperantisto kaj krii proteste. Fine mi malkviete endormiĝis.

Mi sonĝis. Mi estis en Plurtown. Mi sciis, ke ĝi estas Plurtown, sed iel ĝi aspektis kiel alia urbo. Policano staris en la mezo de la placo. Mi diris al li; „Ĉu vi scias, kie estas la Esperanta kunvenejo?” La policano rigardis min, kvazaŭ mi estus freneza, kaj eksplodis en laŭta rido. „Ha, ha, he, he, hi, hi, ho, ho, hu, hu!” Mi rigardis la policanon konsternite. „Esperanto, Malesperanto!” li diris. „Ni provis starigi leĝon kontraŭ ĝi; sed oni decidis, ke ĝi estas tro ridinda por meriti konsideron. Vi ja volas iri al la kunveno? La kunvenejo estas tie, vidu: kie tiu esperantisto sidas sur la trotuaro.”

„Kion li faras?” mi demandis.

„Ĉu vi ne scias? Li konstruas ian bazan Esperanton. Antaŭ li, sternita sur la trotuaro, estas teksto el la Originala Verkaro, literita per grandaj, disaj, lignaj literoj. Li deprenas ĉiujn esprimplenajn vortojn kaj ĵetas ilin flanken; sed se vorto aspektas kiel neologismo, li elprenas