Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĝin per tenajlo. Nun li prenas la r'ojn el kelkaj vortoj kaj metas ilin inter vortojn, kiuj finiĝas per vokalo, kaj vortojn, kiuj komenciĝas per vokalo. En la granda korbo apud si li havas amason da ŭ'oj, kaj en multajn vortojn li metas unu el tiuj ŭ'oj post la o kaj kreas diftongon. El kelkaj vortoj li prenas la i kaj miksas ĝin kun e el la apuda korbeto, kaj la rezulto estas mallonga sono inter la du, simila al la angla i. Tiun alojan literon li remetas.”

Alarmite mi kuris al la lingvofuŝanto. „Vi ne devas fari tion, la afero ne estas pardonebla,” mi kriis.

„Ha, vi paroŭlas pe nejpaadoŭnebla fremda-r-akcentoŭ. Vi ĉiam proŭnoŭncas la r, Eniru en la ĉambron kaj aŭdu la pe'fektan proŭnoŭncadon.”

Mi kuris en la ĉambron. Impona viro venis al mi kaj manpremis. „Mi boŭnvenigas ven. Ĉi tiej estas bona-r-esperantistoŭ, kiju faros paroŭladon. Mi studis la lengvon dum kva'dek jaroj. Sidiĝu enter ni.”

Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉeestis deko da personoj sur seĝoj. Ili interparolis angle. Preskaŭ ĉiuj estis maljunaj. Ĉe unu flanko sur alte starigita benko sidis dek-du viroj.

„Kiuj ili estas?"

„Ele estas la juĝantoj, kijuŭi prizo'gas, ke neniju estas kontraŭ nia kara lengvoŭ.”

Mi prezentis min.

„Via noŭmoŭ soŭnas itale. Ĉu vi paroŭlas itale”'

Mi kapjesis. Miaj gepatroj ja estas itallingvaj svisoj el kantono Tiĉino. La viro komencis aĉe paroli itale. La juĝantaro ekstariĝis kaj diris angle per unu voĉo: „Parolu Esperante!”

La parolanto stariĝis antaŭ ni kaj komencis:

„Ĉi tijun vesperon mi voŭlas paroŭli pri la stratoj de Plurtown. En Plurtown estas multaj stratoj, kaj ju pli