Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

grandiĝas la urboŭ, des pli da stratoj estas. Laboristoj......”

La juĝantaro stariĝis kaj diris angle: „Ne estas permesite paroli pri politiko.”

„Pa'doŭnu men...... Viroj konstruas la stratojn. En la stratoj estas doŭmoj, le'nejoj, preĝejoj......”

La juĝantaro leviĝis kaj diris: „Ne estas permesite paroli pri religio.”

„Pa'doŭnu men...... Estas doŭmoj, le'nejoj, sed ne preĝejoj......”

„Bonege,” diris la juĝantaro.

„Kaj en la stratoj estas lumfostoj, kaj ĉijuvespere venas lante—”

„La juĝantaro subite stariĝis kaj kun ŝokita mieno kriis angle: „Ve, fi — vi diraĉis neologismon! Lante ne estas permesita.”

„Sed mi celis diri: ......venas lanternisto por ekbruligi la lanternojn”, defendis la parolanto.

La ĉeestantaro leviĝis kaj, fingromontrante al la juĝantaro, akuzis: „Vi faris nepa'doneblan pekon, vi diris neologismon.”

Ĉiu juĝanto konsterniĝis, sidiĝis, kaj longigis la kolon ĝis unu metro. Sen moviĝi de la benko ili fleksis la kolon kaj kaŝis la kapon sub la benkoj pro hontego.

La parolanto daŭriĝis: „Nu ĉiju doŭmoŭ estas farita el...... el...... el CEMENT kaj el...... el...... BRICKS kaj la...... la...... la...... e...... Mi vidas, ke ĉejestas unu knaboŭ, kiju nej komprejnas nian karan lengvon, doŭ kun la pe'mesoŭ de ĉiju mi daŭrigos angle.”

La knabeto protestis: „Mi bone komprenas.”

La prezidanto patre frapetis la knabeton sur la kapo kaj diris: „Jes, vi pensas, ke vi komprejnas, sed vi nej komprejnas pri la Interna-r-Ideo de nia kara lengvoŭ.”