Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Mezmezan,” mi diris.

„Lastan jaron,” diris Frank, „mia loĝejo ĉi tie havis bankuvon tiel malgrandan ke, kiam mi eniris, la akvo elverŝiĝis. Ĉi-foje mi elektis loĝejon kun granda bankuvo; sed domaĝe mi eltrovis, ke la akvo el la varma krano estas pli malvarma ol tiu el la malvarma krano. Kaj la dommastrino havas manion pri avizoj. Ĉie, kien mi turnas la okulojn, mi vidas admonojn. Senfinaj ili estas: Estingu la lumon! Tenu la ĉambron orda! Tiru la ĉenon! Ne lavu ŝtrumpojn en la manpelvo! Viŝu la botojn antaŭ eniro! ktp. Mankas nur: Metu la lupagon en la pordan leterkeston kaj ne eniru!”

„Ho Frank, mi denove turnas min al vi por komplezo. Ĉu vi konas iun taŭgan helponton por ni? Estas multaj, kiuj serĉas laboron; sed mi ne konas ilin kaj mi timas elekti sentaŭgulon.”

„Bone, Vik, mi klopodos. Kaj la numero de via stando?”

„328, sed kial nomi min ,Vik'?”

„Vi laboras por la V.I.K.-Kompanio, ĉu ne? Do ,Vik'! Tiu nomo estas pli bona ol Jock, estas tro da Jock'oj.”

„Kial ne mia baptonomo, Cezaro?”

„Cezaro? Tio estas nomo de hundo.”

„Ĉu ne ankaŭ de imperiestro?”

„Jes, sed la popolo estas tro malklera por scii tion.”

„Mi ŝatas ,Vik'. Ĝi estas mallonga kaj senpretenda,” aprobis Anjo.

„Bone,” mi diris, „Vik ĝi estu. Fakte mi neniam ŝatis ,Cezaro’, ĉar mi ne bone prononcas la siblajn sonojn.”

„Nu,” diris Anjo, „provizore ni ĝis'as vin, Frank. Ni volas rigardi la foiron kaj poste ni devas pretigi nian standon.”
83