Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

aliajn kaj fratece blasfemis komplimentojn aŭ gratulis per insultoj, Aliaj bazaruloj serĉis laboron aŭ havis mizeran stokon en valizo kaj volis aranĝi luon de parteto de stando por tie vendi siaĵon. Armeo da laborantoj senĉese balais la aleojn, kien la standpretigantoj ĵetadis kartonon, paperon, pajlon ktp. Ni vidis unu-du bazarulojn, kiujn ni konis, kaj interŝanĝis kelkajn vortojn.

„Jen Frank Potter!” subite diris Anjo.

„Hej, Frank!” mi kriis. „Mi ĝojas revidi vin. Kiel iras ĉio?”

„Anne! Jock! Kiel vi fartas, fripono? La manon al vi, kison al la bela Anne!”

Anjo ridis kaj forskuis la kapon de lia atenco. „Nu diru,” ŝi demandis, „ĉu vi jam riĉiĝis?”

„Nenio nova sur tiu kampo. Mi manĝas, do tio sufiĉas.”

„Kie estas via stando?” mi demandis.

„Ĉi tie — jen ĝi. Nun mi vendas meblociraĵon. Estas bone ŝanĝi. Proverbo diras, ke ŝanĝo egalas ripozon, do mi decidis forlasi la gluaĵon por kelka tempo.”

„Oni povas aĉeti meblociron ĉie. Ĉu via marko estas speciala?” mi interesiĝis.

„Ne, ĝi estas bona, sed ne pli bona ol aliaj markoj,”

„Hm, mi ne pensas, ke vi multon vendos. Homoj ne volas porti pakaĵojn de varoj, kiujn ili povas aĉeti apudhejme.”

„Estu trankvila! Mi vendos multon. Klientoj ne aĉetas la varon, ili aĉetas la ,fabelon’. Kiam ili vidos, kiel facile mi poluras kaj deprenas ŝajne neforigeblajn makulojn, kaj aŭdos la fabelon, ili aĉetos...... ne timu. Kaj la ciraĵo ne aspektas ordinara. Ĝi estas verda, do ĝi nepre devas esti io speciala, ĉu ne? — Ĉu vi trovis bonan loĝejon?”
82