Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Por ke ni povu esti pli proksime al la kliento kaj imponi lin. Kaj la planko niaflanke de la tablo estas iom pli alta. Tio donos al la vendistoj iom pli da alto, kiu helpos ilin superregi la klientojn.”

„Mi ŝatas la altigitan parton en la mezo de la servotablo kaj la podion malantaŭ ĝi,” Anjo diris. „Tie vi povas kuiri en plena vido kaj bone deklami. Ankaŭ la reklamojn mi ŝatas. Ili ja estas okulfrapaj.”

„Jes,” mi diris. „Grandaj, dikaj literoj, minimumo da vortoj sen ia ornamaĵo aŭ artismo. Oni aŭtomate legas ilin dum preterpaso. Pensu, Anjo, ke por vidi kaj legi ĉion en ĉi tiu grandega foiro necesus semajnoj; do la reklamoj devas esti klaraj kaj elstaraj.”

„Kial vi nomas ĉi tion stando?” gajis Anjo. „Mi nomus ĝin kaptilo.”

„Kaptilo aŭ ne, ĉi tiu stando kostas pli ol kvincent pundojn, kaj ni devas montri profiton en la daŭro de malpli ol unu monato, alie V.I.K. ne plu entreprenos.”

„Kaj la seĝoj por la rigardantoj?”

„Ne, se ili staros, ili okupos malpli da loko. Cetere, per seĝoj ni logos ne interesitojn, sed sole homojn, kiuj estas lacaj pro la longa promenado tra la foiro. Teni la intereson dum pli ol unu horo estos malfacile; sed mi estas certa, ke mi povos. Mi taŭge spicos la deklamon per humoro.”

„Mi povus ja aĉeti ŝnuron.”

„Por kio?”

„Por kaptoligi la homojn. Nur tio mankas,” ŝi ŝercis. „Sed venu, ni iom rigardu la foiron, ĉar morgaŭ tempo mankos por tio.”

Ni iris laŭ senfinaj aleoj da standoj. Ĉiu laboris pretigante la propran standon. Kelkaj ĵusalvenintoj serĉis sian ,parcelon’. Tie kaj tie bazaruloj ĝoje renkontis
81
6 Kredu min, sinjorino!