Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Oni ofte eĉ ne havas tempon manĝi; mi ne pensas, ke vi estas tipo taŭga por foiro.”

„Donu al mi la ŝancon! Mi certas, ke mi ŝatos tian laboron. Mi ne multon pretendas salajre en komenco kaj mi konscience laboros.”

Mi rigardis demande al Anjo, kaj ŝi kapjesis.

„Bone,” mi diris. „Ĉu vi povas komenci nun — helpi al mi ordigi la standon?”

„Volonte.”

Ni diskutis la laboron kaj la salajron, kaj ĉio estis aranĝita.

„Ho, kio estas via nomo?”

„Michael O'Hara.”

„Bone, Micky, ni komencu.”


****


15. LI VORTON EN LA POŜO NE SERĈAS.

La sekvintan matenon, dum Anjo kaj mi alproksimiĝis al la enirejo de la foiro, viro venis rekte al mi kaj etendis la manon. Surprizite mi akceptis la manpremon. Li tutkore skuis mian manon, metis la alian manon amikeme sur mian ŝultron, kaj diris: „Vi laboras en la montrejo, amiko, ĉu ne? Jes, mi sciis tion, sed vi ne ŝvitis tiom longe kiom mi — ha! — mi povas vidi tion, mia kapo ne servas nur kiel apogilo por mia ĉapo. Jes, videble vi estas nova bazarulo, ĉar vi ne kalkulis la fingrojn post manpremo. Ĉiam faru tion post manpremo kun bazarulo, kam'rado. Eblas, ke vi ne konas min. Ĉiuj bazaruloj konas Martin Vernon: la plej sperta bazarulo kiun la montreja mondo iam havis la ŝancon — ne, la honoron — koni. Nu, amiko, mi volas ke vi faru al
85