Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

mi komplezeton, nur etan favoreton entre nous. Mi estis malsana dum iom da tempo, preskaŭ mi flaris la violojn de sube, — kaj nun mi bezonas l' enirprezon, nur kelkajn rondajn groŝojn, por ke mi trovu laboron. Nu, mi scias, ke vi ĝojos fari tion, n'est-ce pas? Mi redonos la gelt'on al vi tiom senprokraste ke vi pensos, ke vi nur prenis ĝin el unu poŝo por remeti ĝin en l' alian, Nu, certe vi donos...... iu ajn povas flari, ke vi estas tribano nia — jen, vi jam estas preskaŭ mia frato; nepo de kuzo de onklo de konato! — Kaj ankaŭ via ĉarma edzinet',” li pluis, klinante sin ĉe la talio, „ŝi ja estas via edzino, ĉu ne?” Kaj ĉe mia hezito li tuj aldonis: „Ha, jes, mi komprenas — ne gravas. Vi devas fieri pri ŝi, danki al la dioj!”

Mi rigardis lin. Li radiis de bonhumoro, estis iom fremdaspekta, diketa kun lipharoj kaj tufeto da barbo. Li portis bireto-ĉapon, buntan kravaton, sportjakon, veluran pantalonon kaj brunajn ŝuojn. Li parolis per granda miksaĵo de slango, en kiu estis la bazarula, la usona kaj slangoj el diversaj regionoj kune kun fremdaj vortoj. Kiel multaj bazaruloj li diris efektive ne „bazarulo”, sed „barzulo” (lange oportuna kripligo).

Je lia tumulta alparolo Anjo kaj mi ekridis.

„Ha, la gaja koro!” patosis Martin. „Kia mizera mondo estus ĉi tiu globo, se mankus la rido! Venu, Romeo kaj Julieta, ni eniru, vi ne pentos la donotajn groŝojn, vi vidos min labori, vi vidos min tondi la ŝafojn. Antaŭen, estimataj, al la giĉeto!”

„Ĉu mi estas via unua ŝafo hodiaŭ?” mi ridis.

„Nu kiaj paroloj, samsortano! Vi ĵetas semojn por rikoltegi, saĝulo! Neniu jam bedaŭris renkonti Martin Vernon: vi vidos. Per la vortoj de Julio Cezaro, kiam li
86