Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĉarpentis la Trojan ĉevalon: Veni, vidi, vici, — la mondo estas nia ostro, kaj ni elprenos la perlon!”

Mi pagis por li, montris niajn enirbiletojn kaj eniris. Ni kune iris al la stando.

„Ha, kuiriloj,” diris Martin. „Mi povus vendi tiujn. Bona varo kun bona pluso. Ili interesas la virinojn. Ĉiam vendu al la virinoj! Laŭ statistikoj la virino aĉetas okdek procentojn el la varoj de la lando. Ŝi aĉetas por si, por la hejmo, por la infanoj, por la viroj...... sed precipe por si.”

„Ĉu vi iam ajn vendis kuirilojn?” mi interesiĝis.

„Kuirilojn? Certe. Mi vendis ĉion. Ne kreskas fungoj sur Martin Vernon. Se vi volas helpanton, mi prezentas al vi la unuan ŝancon profiti per mi. Kion vi diras? Mi 'sponos tiujn kuirilojn, kaj vi bezonos nur krajonaĉi mendojn en la libro tiel fulme, ke via krajono brulos.”

„Sed ĉu vi iam 'sponis tiujn kuirilojn?” interrompis Anjo. „Jes aŭ ne?”

„Mi 'sponis multajn kuirilojn, do ĉu gravas, se ĉi tiuj estas iom aliformaj! Kio estas formo? Ili kuiras sen akvo, do kio? Ne timu, mi 'sponis ĉion de virinaj korsetoj ĝis dentbrosoj por hundoj...... Momenton!” Kaj li forlasis nin kaj kuris al du preterpasantaj mezaĝaj virinoj.

„Matenon, sinjorinoj! Ĉu vi vidis ĉi tiun kuirilon? Jen la plej nova, la plej interesa kuirilo en la tuta foiro. Ĝi kuiras sen akvo. Eĉ por kuiri supon, akvo ne necesas. Tre facile uzeblaj ili estas. Mi bezonus nur momenton por montri al vi unu. Tiuj kuiriloj estas nepre necesaj al ĉiu homo, kiu manĝas!” Li parolis flue, kaj manko de scio ne detenis lin. Li sciis nenion pri la kuirilo kaj klarigis tute malĝuste, sed tamen en persvada maniero, kaj fine li eligis mendon, kiun mi skribis en la libron.
87