Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Do,” li diris, „ĉu tio konvinkas vin? Ĉu necesas plu buŝaĉi?”

„Jes, sed estis iom da bonŝanco tie,” mi komentis. „Tamen mi dungos vin, sed mi devas instrui vin pri la kuirilo, ĉar kelkaj el viaj diroj hirtigis miajn harojn!”

„Eĉ Kolumbo ne konstruis Amerikon en unu tago, sed detaloj estas ja nur detaloj: ne zorgu.”

Micky envenis, kaj mi prezentis Martin al li. Ili parolis iomete, kaj Martin diris: „Vi estas irlandano? Honoron al vi: vi venas de la lando de Shaw. Jen cinikulo kiu scias ridi pri ĉi tiu straba mondo! Mi tranazis ĉiujn liajn verkojn. Micky, knabo, mi estas kontenta nomi vin kam'rado.”

La vizitantoj komencis enveni bonnombre, kaj mi komencis eksponi. Ni ne vendis tiom, kiom mi atendis. La tri helpantoj bone laboris. Micky laboris kviete, klarigante. Lia sincera maniero trafis. Ankaŭ Martin bone parolis, sed li iom tro parolis kaj li enkondukis apartaĵojn, kiuj ne rilatis al la objekto, sed mi ne estis malkontenta pri li.

Mi telefonis al la direktoro de V.I.K. kaj sciigis lin pri la vendoj kaj la dungitoj. Plaĉis al mi, ke la direktoro lasis ĉion en miaj manoj. Tio permesis al mi disponi libere, kvazaŭ mi estus la estro. Mi cedis iom da antaŭpago al Martin, kaj de tempo al tempo li iris al bufedo por trinki iom da biero, sed li ne trinkis tro. Ni kaj Micky ne trinkis alkoholaĵojn krom dum okazoj de societemo. Ni tri ne iris manĝi plenan manĝon sed kuris intertempe aĉeti teon aŭ kafon kaj buterbulkojn. Je la fino de la unua tago ni ĉiuj estis lacaj, escepte de Martin, kiu havis grandan energion, kaj liaj babilado kaj intertempaj spritaĵoj tenis nin gajaj.

„Ne multaj vendoj, sed ne malbone,” mi diris al ĉiuj.
88