Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

„Ne turmentu vian pensilon,” diris Martin. „La unuaj tagoj en montrejo estas ĉiam malfacilaj; sed ni bone vendos, nur aŭskultu al via onklo, kiu neniam eraras! — Kaj vi, Micky, vi estas tre honesta knabo, sed kiam mi demandas vin antaŭ la kliento, kiom da kuiriloj restas, vi devas diri ne „multaj', sed „nur du-tri'! Tio igas la klienton aĉeti pro timo, ke la stoko elĉerpiĝos. Micky, mia filo, vi lernos. Bonulo vi estas — sed ne sanktulo. Mi spionis vin senvestigi belan sinjorinon per viaj okuloj...... Ŝi estis edzino, sed tamen adulto brilis en viaj lampoj!”

Micky ridis iom honte, kaj Anjo admonis: „Nu Martin, kiaj diroj! Vi ofendos Micky.”

„Ne,“ li respondis, „mi ofendas neniun, ĉar mi nur diras kion mi pensas. For la hipokriton! — Cetere moraleco nur dependas de geografio. Kio estas maldeca ĉi tie, estas deca aliloke. La tuta mondo havas apetitojn, sed oni volas doni pli da graveco al unu apetito kompare kun alia.” :

Evidente Martin ne timis tuŝi iun ajn temon, kaj baldaŭ ni ekvidis, ke sub la blago kaj fanfarono li portas ankaŭ trajton de humana sincero.

Ni foriris el la foirhalo kaj ekiris malsupren sur la ŝtuparo, kie puŝiĝis granda amaso da hejmiranta publiko. Iom antaŭ ni iris virino kun trijara infano, kiu pene stumblis apud la patrino, sin kroĉante al ŝia jupo. En la brakoj la virino portis dorlote hundeton. Senhezite Martin paŝis al la virino kaj diris: „Pardonu, sinjorino, ĉu hundeton vi naskis?” Kaj tuj kun konsterna arogo li elprenis el ŝiaj brakoj la hundeton, metis ĝin sur la teron, poste levis la infanon kaj metis ĝin aplombe en ŝiajn brakojn. Kun ĝentila kapklino al la mirfrapita virino li revenis al ni kaj tuj komencis vigle paroli pri
89