Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

indiferentaj aferoj, kvazaŭ por ne lasi al ni la eblon komenti lian donkiĥotan agon.

Kurioza homo, mi pensis. Sed nepre simpatia.


****


16. MALSAĜULOJ KRESKAS MEM, SEN PLUGO KAJ SEM’.

Post du tagoj mi permesis al Martin eksponi. Li multe parolis kaj amasigis grandan aron da personoj, sed li tro deiris de la temo. Li havis bonan spriton kaj ofte ŝercis por distri sin mem. Lia humoro ofte estis cinika aŭ nekomprenebla por la ĉeestantoj. Mi memoras, ke li foje tenis terpomon en mano dum ekspono kaj diris: „Jen terpomo, ordinara terpomo — sed ĉu vi scias kiel oni nomas ĝin en proleta Whitechapel?...... Terpomo! Ha, sed en aristokrata Park Lane, ĉu vi scias kiel oni nomas ĝin tie?...... Terpomo!”

Liaj eksponoj rikoltis mendojn; ĉiuokaze mi ne estus povinta fari mem ĉiujn eksponojn. Ĉiam interesis min la homamasa psikologio. Ofte, kiam mi komencis eksponi, homoj ariĝis, sed je kelkfuta distanco, lasante duoncirklon da spaco antaŭ mi. Nu, estis necese ke la aro staru dense ĉe la servotablo, por ke ili tenu unu la alian kunpreme; alie, se restas libera spaco, unu-du eliros kaj tio komencos ĝeneralan forlason. Mi ne troigas dirante, ke eĉ tusado aŭ rido povus kaŭzi moviĝon, kiu igos ĉiujn foriri de la stando. Sed por logi la homojn pli apuden mi devis elpensi taktikojn.

Mi komencis kutime per simpla ĝentila peto, ke oni venu pli proksimen, „ĉar estas malfacile krii kontraŭ la bruo de la foiro”, Tio malofte sukcesis. Post tio mi
90