Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

firmoj ofte redungis Premon, ĉar li sciis vendi superordinare bone. Mi vidis Premon en la Londona foiro laborantan por la sama firmo, kiun li trompis en Edinburgo. Oni diras, ke la firmo faris kun li aranĝon, ke li pagu la ŝuldon iom post iom el sia salajro.

Multaj bazaruloj konis Martin, kaj ĉiuj diris, ke li estas bonulo malgraŭ sia fanfarona kaj nedeca maniero paroli. Kelkaj opiniis, ke li estas judo, sed tion mi dubas, ĉar li foje ellasis al mi, ke lia vera nomo estas Vernon Ramsbotham. Tiu nomo estas tipe nordangla, sed ne tia nomo, kian judo prenus al si. La pasinteco de Martin estis mistero. Oni sciis, ke li multe vojaĝis kaj iam loĝis en Parizo, eĉ iom parolas la malaltklasan Parizan dialekton; sed neniu sciis, per kio li vivis tie. Neniam mi renkontis iun, kiu legis tiom da gravaj libroj sen plenkompreni ilin. Li legis ŝajne pri ĉiu temo kaj konis skize la plimulton da verkoj. Unu-du fojojn mi iris kun li al kino, kaj ofte en mezo de serioza filmo, se io impresis lin kiel banala aŭ komika, li eksplodis per laŭta rido kaj havis nenian hontemon tiel agi. —

Venis sabato, la lasta tago de la foiro. Je la finhoro, la deka, ĉiu komencis paki la varojn kaj rekvizitojn kiel eble plej rapide. Laboristoj ĉiuspecaj komencis malmunti la tutan foiron, kaj antaŭ la okuloj la granda foiro komencis rapide degeli. Estis interesege vidi la rapidan dismembriĝon. Ekstere viciĝis pli ol milo da ŝarĝaŭtoj ĉiuspecaj. Ĉiu strato kaj strateto en la ĉirkaŭaĵo estis borderita de ŝarĝaŭtoj. Ili moviĝis intermite al la grandaj porvaraj enirejoj. La lasta atingos la enirejon eble dek horojn poste.

Lacaj kaj kontentaj ni lasis la prete pakitajn aĵojn ĉe la stando, por ke oni ilin kolektu la sekvontan tagon. La foiro estis sukcesa. Ni bone enspezis. Lunde matene ni
94