Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

devos veturi al Bristol, kie malfermiĝos foiro je merkredo.

Dimanĉon mi revenis al la preskaŭ malplena halego por kolekti kelkajn aĵojn, kiujn ni intencis kunporti al Bristol. Mi konstatis, ke mankas du siteloj kaj fasko da blankaj jakoj kaj antaŭtukoj. Mi koleriĝis pri la ŝtelo. Mi vidis du detektivojn, kiuj staris proksime. Mi vokis ilin.

„Mankas siteloj kaj tolaĵoj ĉi tie. Ĉu vi ne povas pli bone gardi?” mi koleris.

Ili ridis kaj flegme diris: „Ĉu nur tio?”

„Ĉu ili estis valoraj aŭ ne, la afero estas ĝene maloportuna.”

Unu detektivo diris: „Aŭskultu, konsideru vin bonŝanca, perdinte nur tion. Ni ja gardas; sed komprenu, ke tra la tuta nokto personoj elportas varojn por plenigi ŝarĝaŭtojn. Ni ja ne povas postuli, ke ĉiu malpaku ĉion kaj pruvu, ke ĉiu objekto apartenas al li! Ĉu vi ne komprenas, kiel malpraktike ridinda tio estus? Cetere tio postulus monatojn! Ĉi-nokte iu ŝtelis keston da binokloj, kiuj valoras mil pundojn. Unu matenon kelkaj laboristaspektaj viroj venis en la foiron kaj forportis de stando altvaloran fortepianon. Multaj vidis ilin; sed, ĉar venditaj pianoj estas ofte forportataj por livero al kliento, neniu atentis. Sed la plej aŭdaca ŝtelo okazis hieraŭ nokte, unu horon post la fermo de la foiro. Du firmdirektoroj staris sur la propra stando trinkante glason da viskio, kiam du ‚laboristoj' petis, ke ili volu kompleze veni for de la stando, dum oni deprenos la grandan tapiŝon, sur kiu ili staris. La direktoroj flankenstaris, dum la du ŝtelistoj rulis kaj forportis la tapiŝon. La ŝtelo ne malkovriĝis, ĝis la veraj transportistoj envenis du horojn poste.”
95